MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO
Al la versio por poŝtelefonoj

Moderna vivo

VIZOJ

Bonvenon en Ĉinio

Por pliigi interŝanĝojn Ĉinio plenumas unuflankan senvizan politikon por ordinaraj pasport-posedantoj el Francio, Germanio, Italio, Nederlando, Hispanio kaj Malajzio. De la 1a de decembro 2023 ĝis la 30a de novembro 2024 homoj el la supre menciitaj landoj, kiuj venas al Ĉinio por turismi aŭ komerci aŭ viziti familianojn ene de 15 tagoj, povas eniri Ĉinion senvize.

Laŭ la registro de la Nacia Administracio de Enmigrado de Ĉinio, de la 1a ĝis la 5a de decembro 2023 homoj venintaj al Ĉinio kun malajzia ŝtataneco estis la plej granda fremdlanda grupo el tiuj ses landoj. En la 1a de decembro Francio estis la lando, kiu havis la plej grandan nombron da vojaĝantoj al Ĉinio, kun 52,31 % pli ol en la antaŭa jaro.

La cetero de la artikolo estas konsultebla en la sekcio por abonantoj.

Alice LIU
korespondanto de MONATO en Ĉinio


Alice Liu estas tradukisto de El Popola Ĉinio.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Alice Liu el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2024-01-13