Moderna vivoVIZOJBonvenon en ĈinioPor pliigi interŝanĝojn Ĉinio plenumas unuflankan senvizan politikon por ordinaraj pasport-posedantoj el Francio, Germanio, Italio, Nederlando, Hispanio kaj Malajzio. De la 1a de decembro 2023 ĝis la 30a de novembro 2024 homoj el la supre menciitaj landoj, kiuj venas al Ĉinio por turismi aŭ komerci aŭ viziti familianojn ene de 15 tagoj, povas eniri Ĉinion senvize. Laŭ la registro de la Nacia Administracio de Enmigrado de Ĉinio, de la 1a ĝis la 5a de decembro 2023 homoj venintaj al Ĉinio kun malajzia ŝtataneco estis la plej granda fremdlanda grupo el tiuj ses landoj. En la 1a de decembro Francio estis la lando, kiu havis la plej grandan nombron da vojaĝantoj al Ĉinio, kun 52,31 % pli ol en la antaŭa jaro. VidindaĵojFremdlandanoj ofte vojaĝas 15 tagojn en Ĉinio. La kutima itinero estas Pekino (3-4 tagoj), Ŝjiano (2 tagoj), Gujlin (2 tagoj), Tri Gorĝoj (3-4 tagoj boate) kaj flugo de Jiĉang al Ŝanhajo (1-2 tagoj). Krom tiuj konataj urboj, ankaŭ multaj aliaj lokoj estas vizitindaj, ekzemple, la kavernoj Mogao en la provinco Gansuo, la Potala-palaco en Tibeto, la Templo de Konfuceo en provinco Ŝandongo, la Klasikaj Ĝardenoj de Suzhou en la provinco Ĝjangsuo, la grotoj de Longmen kaj la ruinoj de Ĝin en la provinco Henano.
Alice LIU
korespondanto de MONATO en Ĉinio
Alice Liu estas tradukisto de El Popola Ĉinio.
|