Al la versio por poŝtelefonoj
MONATO
Serĉi en MONATO

Politiko

OPINIO

Turka interveno en la nordo de Sirio

En la mezo de orienta Mediteraneo la rilatoj inter Turkio kaj Sirio havas profundajn kaj kompleksajn radikojn. Dum multaj jardekoj la geopolitika situacio de la regiono estas influata de la interagado inter tiuj du landoj. Turkio havas sud-oriente kroman najbaron: Irako. Post la interveno de Usono (2003–2011) en norda Irako formiĝis aŭtonoma kurda regiono.

Forgesita popolo

Dum la turka sendependiĝa milito (1919–1923) la kurdoj batalis kune kun la turka armeo kontraŭ la invadantoj, sed poste ili estis forgesitaj de la centraj registaroj. La kurdoj ne estis enskribitaj kiel minoritata popolo en la Traktato de Laŭzano (1923). Sekve ili ne havis minoritatajn rajtojn kiel posedi proprajn lernejojn, paroli libere sian lingvon ktp. Al ili iam eĉ ne estis permesate doni al siaj infanoj kurdajn nomojn. Pro tiaj premoj en la 1980aj jaroj komenciĝis kurda ribelo en Turkio. Kurdoj, ĉefe loĝantoj de Turkio, supreniris al la montoj kaj kreis la Kurdian Laboristan Partion (PKK, laŭ la kurda mallongigo kutime uzata), kiel armeon, kiu provis starigi kurdan aŭtonoman ŝtaton en la sud-oriento sub la nomo Norda Kurdio. PKK kondutis pere de terorismaj agoj kaj laŭ Turkio ĝi estas terorisma organizaĵo. Nuntempe pere de la klopodoj de Turkio ĝi estas en la listo de terorismaj organizaĵoj de la mondo. PKK ĉefe ekloĝis en norda Irako kaj de tie atakis Turkion. Pro tio Turkio de tempo al tempo bombadas la montaran regionon en norda Irako.

La cetero de la artikolo estas konsultebla en la sekcio por abonantoj.

Vasil KADIFELI
Turkio

MONATO volas kontribui al la socia debato pri aktualaj temoj. Ĉar laŭ nia opinio gravas aŭdi plurajn voĉojn, ĝi regule aperigas opinio-tekstojn. Ĉiu aŭtoro verkas propranome kaj sola respondecas pri la enhavo de sia teksto.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Vasil Kadifeli el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2024-01-04