PolitikoOPINIOTurka interveno en la nordo de SirioEn la mezo de orienta Mediteraneo la rilatoj inter Turkio kaj Sirio havas profundajn kaj kompleksajn radikojn. Dum multaj jardekoj la geopolitika situacio de la regiono estas influata de la interagado inter tiuj du landoj. Turkio havas sud-oriente kroman najbaron: Irako. Post la interveno de Usono (2003–2011) en norda Irako formiĝis aŭtonoma kurda regiono. Forgesita popoloDum la turka sendependiĝa milito (1919–1923) la kurdoj batalis kune kun la turka armeo kontraŭ la invadantoj, sed poste ili estis forgesitaj de la centraj registaroj. La kurdoj ne estis enskribitaj kiel minoritata popolo en la Traktato de Laŭzano (1923). Sekve ili ne havis minoritatajn rajtojn kiel posedi proprajn lernejojn, paroli libere sian lingvon ktp. Al ili iam eĉ ne estis permesate doni al siaj infanoj kurdajn nomojn. Pro tiaj premoj en la 1980aj jaroj komenciĝis kurda ribelo en Turkio. Kurdoj, ĉefe loĝantoj de Turkio, supreniris al la montoj kaj kreis la Kurdian Laboristan Partion (PKK, laŭ la kurda mallongigo kutime uzata), kiel armeon, kiu provis starigi kurdan aŭtonoman ŝtaton en la sud-oriento sub la nomo Norda Kurdio. PKK kondutis pere de terorismaj agoj kaj laŭ Turkio ĝi estas terorisma organizaĵo. Nuntempe pere de la klopodoj de Turkio ĝi estas en la listo de terorismaj organizaĵoj de la mondo. PKK ĉefe ekloĝis en norda Irako kaj de tie atakis Turkion. Pro tio Turkio de tempo al tempo bombadas la montaran regionon en norda Irako. Araba printempoPost la araba printempo, kiun ĉefe apogis kaj en kiu rolis ankaŭ la turka prezidanto Erdoğan [érdoŭan] pro siaj politikaj zorgoj, okazis ĥaoso en kelkaj arabaj landoj, multaj el ili restabiliĝis, sed en Sirio la afero fariĝis pli malbona, ĉar la interna strukturo de la lando kaj religie kaj nacie estas malsimpla. En la nordo de Sirio apud aro de diversaj kontraŭregistaraj batalantoj, nomata Libera Siria Armeo, aperis ankaŭ religiaj teroristoj de Islama Ŝtato, kiuj turmentis la tutan teritorion. Kvankam tio ne estis tiom evidenta, Turkio apogis ankaŭ la teroristojn. Tion malkovris la turka ĵurnalisto Can Dündar: turkaj kamionoj alportis armilarojn al la trupoj de la Libera Siria Armeo kaj tiel ankaŭ de Islama Ŝtato. Post la fino de Islama Ŝtato, la Libera Siria Armeo, ankoraŭ apogata de Turkio, daŭrigas la batalon kontraŭ la centra registaro de Sirio, kaj en la nordo aperis kvazaŭ aŭtonoma teritorio. Krome en tiu regiono loĝas turkmena malplimulto, pri kiu zorgas Turkio. La civila milito en la nordo de Sirio kaŭzis grandan elmigradon al Libano, Jordanio kaj Turkio, kaj de tie al Eŭropo. Kurda armeo en SirioLa kurdoj, kiuj ne havis en Sirio same multnombran loĝantaron kiel en la najbaraj teritorioj, komencis organiziĝi kune kun kelkaj malgrandaj fortoj de la nordo kaj formis la kurdan armeon YPG (Protektaj Taĉmentoj de la Popolo, laŭ la kurda mallongigo kutime uzata). Ili provis movi kurdojn de norda Irako al norda Sirio por krei kurdan plimulton en tiu regiono. Usono, aliaj okcidentaj potencoj kaj ankaŭ Israelo apogas YPG-on, ĉar ili ne estas araboj, ili ne havas religian motivon kaj ili batalas kontraŭ la Libera Siria Armeo kaj kontraŭ la centra registaro de Sirio. PetroloLa celo de YPG estas formi aŭtonoman teritorion en la formo de koridoro 25–50 kilometrojn larĝa kaj tiel kunligi la nordan Irakon kaj Mediteraneon kaj alporti la kurdan petrolon al okcidento tra tiu koridoro. Turkio timas, ke tiu armita grupo okupos la tutan suban parton de ĝia sud-orienta landlimo en la formo de kurda ŝtato, kaj poste estos la danĝero, ke la kurdoj de Turkio unuiĝos kun ĝi. Pro tio Turkio faras ĉion ajn eblan por malhelpi la formiĝon de tiu kurda ŝtato en Sirio. De tempo al tempo oni vidas, ke Erdoğan akuzas Usonon, kiu apogas kaj batalas en la nordo de Sirio kune kun kurdoj de YPG (laŭ Turkio kun la terorisma organizaĵo PKK). Antaŭ kelkaj monatoj Usono faligis senpilotan aviadilon de Turkio, ĉar ĝi spionadis la usonajn kaj YPG-fortojn kaj ilian moviĝon. Estas onidiro, ke Erdoğan pro tio reprezalie rifuzis la eniron de Svedio al NATO. Kiu estonteco?Estas vere, ke tiujn agojn kaj antaŭzorgojn farus iu ajn registaro de Turkio, sed oni povas pensi, ke Erdoğan plie aspiras al gajno de plia teritorio kaj okupi regionojn, en kiuj eble petrolo estas eligebla aŭ transportebla. Li povas ankaŭ tiel gajni plian aprobon inter la voĉdonantoj, same kiel okazis al la ĉefministro Bülent Ecevit, kiu okupis Nordan Kipron. La turka parlamento dume voĉdonis pri memorando, kiu permesas al turkaj trupoj dum pliaj du jaroj deplojon kaj intervenon en Sirio kaj Irako, kaj al alilandaj trupoj (tute ne klaras, kiaj ili estos, iliaj celoj ktp, kaj la afero estas tre polemika) la venadon en Turkion. Vasil KADIFELI
Turkio
|