MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO
Al la versio por poŝtelefonoj

Politiko

OKCIDENTA SAHARO

Ĉu forgesita konflikto?

Okcidenta Saharo estas dezerta teritorio ĉe la Atlantika Oceano, en la nord-okcidenta angulo de Afriko. Du trionojn de la areo regas Maroko, la ceteron regas la registaro de Araba Demokratia Sahara Respubliko (ADSR), kiu funkcias ekde alĝeria teritorio. Akra politika disputo okazas inter Maroko, kiu konsideras la teritorion – sub la nomo „Sudaj Regionoj” – sia propra, kaj Polisario, kiu reprezentas la indiĝenan lokan loĝantaron kaj postulas la sendependecon de la tuta lando.

Kiuj estas la ĉefaj aktoroj?

Polisario

Polisario estas mallongigo de la oficiala nomo en la hispana: Frente Popular de Liberación de Saguía el Hamra y Río de Oro (esperante: Populara Fronto por Liberigo de Sagui el-Hamra kaj Orrivero), kie Sagui el-Hamra kaj Rio de Oro estas tradiciaj nomoj de la du plej grandaj partoj de la iama hispana Saharo. Polisario ekestis en 1973 por batali kontraŭ la hispana kolonia ĉeesto, kaj en 1975 ĝi komencis militon ankaŭ kontraŭ la maroka kaj maŭritana armeoj. La organizaĵon fondis malmultenombra grupo de okcident-saharaj studentoj en Maroko, sed ĝia membraro kreskis rapide. En 1979 Polisario sukcesis forpuŝi la militfortojn de Maŭritanio el la sud-orienta parto de la lando kaj ekregis la tutan regionon. La interna milito kontraŭ la marokaj aŭtoritatoj daŭris ĝis batalhalto en 1991, kiu okazis sekve de pacagadoj de Unuiĝintaj Nacioj, kiuj konsideras la Fronton la sola reprezentanto de la okcident-sahara popolo.

La cetero de la artikolo estas konsultebla en la sekcio por abonantoj.

Maksat KUDAJBERGEN

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Maksat Kudajbergen el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2024-01-04