PolitikoOKCIDENTA SAHAROĈu forgesita konflikto?Okcidenta Saharo estas dezerta teritorio ĉe la Atlantika Oceano, en la nord-okcidenta angulo de Afriko. Du trionojn de la areo regas Maroko, la ceteron regas la registaro de Araba Demokratia Sahara Respubliko (ADSR), kiu funkcias ekde alĝeria teritorio. Akra politika disputo okazas inter Maroko, kiu konsideras la teritorion – sub la nomo „Sudaj Regionoj” – sia propra, kaj Polisario, kiu reprezentas la indiĝenan lokan loĝantaron kaj postulas la sendependecon de la tuta lando. Kiuj estas la ĉefaj aktoroj?PolisarioPolisario estas mallongigo de la oficiala nomo en la hispana: Frente Popular de Liberación de Saguía el Hamra y Río de Oro (esperante: Populara Fronto por Liberigo de Sagui el-Hamra kaj Orrivero), kie Sagui el-Hamra kaj Rio de Oro estas tradiciaj nomoj de la du plej grandaj partoj de la iama hispana Saharo. Polisario ekestis en 1973 por batali kontraŭ la hispana kolonia ĉeesto, kaj en 1975 ĝi komencis militon ankaŭ kontraŭ la maroka kaj maŭritania armeoj. La organizaĵon fondis malmultenombra grupo de okcident-saharaj studentoj en Maroko, sed ĝia membraro kreskis rapide. En 1979 Polisario sukcesis forpuŝi la militfortojn de Maŭritanio el la sud-orienta parto de la lando kaj ekregis la tutan regionon. La interna milito kontraŭ la marokaj aŭtoritatoj daŭris ĝis batalhalto en 1991, kiu okazis sekve de pacagadoj de Unuiĝintaj Nacioj, kiuj konsideras la Fronton la sola reprezentanto de la okcident-sahara popolo. Laŭ la statuto de Polisario, ĝia unua kaj sola celo estas nacia liberigo de la okcident-saharanoj, post kio Polisario postulas la kreadon de sendependa ŝtato laŭ la plej altaj eŭropaj normoj, kun multpartia sistemo, merkata ekonomio kaj vigla civilsocio. HispanioEn 1884 dek kvar koloniintaj landoj organizis en Berlino kunvenon por finfine dividi siajn tiamajn kaj estontajn posedaĵojn en Afriko. Hispanio deklaris sian protektadon pri la marborda regiono inter la duoninsuloj Kabo Blanko (nuna Ras Nuadibu) kaj Kabo Bojadoro. En 1885, post kiam la hispana reĝa armeo elŝipiĝis en la nova kolonio, tuj komenciĝis tutpopola ribelo de la okcident-saharanoj. Malgraŭ la milita supereco, la hispanoj longe ne sukcesis subigi la lokajn tribojn. Tio okazis nur en 1934, kun subteno de multnombraj francaj taĉmentoj. Por leĝe pravigi sian protektoraton en Okcidenta Saharo, la reĝa registaro agnoskis apartenon de Okcidenta Saharo al la emiro de Adrar (nun en Maŭritanio), kvankam la emiro mem neniam postulis tion, nur por tuj akcepti la teritorion kiel donacon. La kolonia regado finiĝis per la Madrida Interkonsento inter Hispanio, Maroko kaj Maŭritanio en 1975. Dum kelkaj monatoj ĉiuj hispanaj fortoj kaj loĝantoj forlasis la teritorion de Okcidenta Saharo, kiu estis dividota inter Maroko kaj Maŭritanio. MarokoMaroko asertas, ke la tuta Okcidenta Saharo estis sub ĝia jurisdikcio ekde la traktato de Alcáçovas en 1479 inter la katolikaj kastili-aragonaj gereĝoj Izabelo de Kastilio kaj Ferdinando de Aragono kaj la portugala reĝo Alfonso la 5a. La marokaj aŭtoritatoj trovas sekvajn pruvojn pri sia jura regado sur tiu teritorio en la maroka-hispana interkonsento de 1767 kaj en la angla-maroka traktato subskribita en 1895. Tiuj pravigoj ripetiĝas eĉ en la nuna situacio, malgraŭ la fakto, ke la Internacia Kortumo en 1975 proklamis konsultan opinion pri ĉi tiuj dokumentoj, kiu diris, ke la saharaj regantoj havis rilaton de fideleco al la maroka sultano, sed ne de vasaleco. Same, por la marokaj aŭtoritatoj, Polisario estas separisma organizaĵo kaj la okcident-saharaj teritorioj estas nomataj Maroka Saharo aŭ la „Sudaj Regionoj”. Rabato ne konsideras la eblon de estonta sendependeco por Okcidenta Saharo, kaj en 2020 la maroka parlamento unuanime voĉdonis pri aligo de la marborda okcident-sahara akvaro al la marokaj teritoriaj akvoj. MaŭritanioSurbaze de malklaraj kaj ĝeneralaj pruvoj, Nuakŝoto ekde la sesdekaj jaroj de la dudeka jarcento asertis, ke la suda parto de Okcidenta Saharo, ĉirkaŭ triono de la teritorio de la antaŭa kolonio, apartenas al Maŭritanio. Post kiam la maŭritania armeo invadis sudajn partojn de Okcidenta Saharo, Polisario forte kontraŭagis, kaj la malamikaj fortoj estis devigitaj forlasi la teritorion. Post la Interkonsento de Alĝero de 1979, Maŭritanio akceptis la rajton je memdecido de la okcident-sahara popolo, agnoskante ankaŭ la Araban Demokratian Saharan Respublikon en februaro 1984. La lasta afrika kolonioEn 1973 estiĝis Polisario. Okcidenta Saharo estis tiam la lasta eŭropa kolonio en Afriko. En 1975 Unuiĝintaj Nacioj eldonis rekomendon pri la estonta sendependa sorto de la teritorio. Samtempe, la reĝimo de generalo Franco en Madrido fariĝis paŝo post paŝo pli kaj pli malforta, kaj la militfortoj de Polisario forpelis la hispanan armeon el multaj okupataj regionoj. Meze de 1975 Hispanio anoncis sian decidon forlasi la kolonion, donante al la loka loĝantaro rajton memdecidi pri sia estonta sorto. Tuj Maroko kaj Maŭritanio prepariĝis por okupi la saharajn terenojn. La maroka registaro organizis en oktobro de tiu jaro la tiel nomatan Verdan Marŝon, venigante pli ol 350 000 junulojn al la limo de la antaŭa hispana kolonio. Hispanio, mem en procezo de malfacilaj politikaj ŝanĝoj post la epoko de Franco, fakte akceptis en la madrida interkonsento la dividon de sia antaŭa protektorato inter Maroko kaj Maŭritanio. Dum la sekvanta milito, pli ol 150 mil homoj, preskaŭ triono de la okcident-sahara loĝantaro, forlasis sian hejmon kaj estis loĝigitaj en rifuĝejoj en la regiono Tinduf (Alĝerio), kie ili starigis barakarojn nomatajn laŭ iliaj okcident-saharaj naskiĝlokoj. En la okdekaj jaroj Maroko konstruis altan sablomuron, forte provizitan per bataliloj. Tiu daŭre kaj efike haltigis la agadon de Polisario en la okcidenta parto de la lando. En 1991 finiĝis deksesjara ribelo kontraŭ la maroka aneksado. Sub la gvidado de Unuiĝintaj Nacioj, ambaŭ flankoj konsentis ĉesigi militagadojn kaj okazigi iam voĉdonadon pri la estonteco de Okcidenta Saharo. Surbaze de rezolucio 690(1991), eklaboris Misio de Unuiĝintaj Nacioj por Referendumo en Okcidenta Saharo. Tamen la plej malfacila afero rilatas al la demandoj kaj partoprenontoj en la referendumo. Maroko konsentis nur pri du elekt-ebloj – aŭtonomeco aŭ plena dependeco al Rabato, kaj instigis pri voĉdonrajto por ĉiuj loĝantoj de la tiel nomataj „Sudaj Regionoj”, inkluzive de tiuj venintaj el aliaj partoj de Maroko. Polisario proponis trian opcion – plenan sendependecon. Samtempe, marokanoj iĝis plimulto de la loĝantaro en la okupataj teritorioj, kaj ilia partopreno en la referendumo antaŭvidebligus la rezultojn. Sen konsento de ambaŭ flankoj, la voĉdonado ne okazis, kaj estontecaj datoj ankoraŭ ne estas difinitaj. Kio okazas nun?Polisario ne sekvas la vojon de aliaj komunismaj aŭ maŭismaj naciaj-revoluciaj movadoj, kiuj dum siaj sensukcesaj bataloj tro ofte rigidiĝis en malnovaj, ne plu taŭgaj ideoj. Ĝi celas unuigi ĉiujn naciajn fortojn en komuna penado atingi sendependecon kaj regas la tutan politikan vivon de la okcident-sahara socio. Maroko prezentas neŝanĝeblan vidpunkton, laŭ kiu la „Sudaj Regionoj” estas nediskutebla kaj nedisigebla parto de la lando. Inter ili kaj la sendependa areo ekzistas bufrozono kun minaroj kaj fortikaĵoj. En la parto regata de Maroko, nur triono de la loĝantaro estas okcident-sahara, kaj la cetero – du trionoj – venis el aliaj marokaj regionoj subtenate de la registaro en Rabato. Maŭritanio ne partoprenas en la procezo, post kiam la maŭritania armeo estis venkita en 1979 kaj devis retiriĝi el la okupataj okcident-saharaj regionoj. Eĉ pli, Nuakŝoto agnoskis ADSR kaj daŭre konservas diplomatiajn rilatojn kun ĝi. Alĝerio estas la sola sindonema advokato de Okcidenta Saharo, sed ĝia sindonemo estas ege diskutebla. La rilatoj inter Alĝerio kaj Maroko ĉiam estis tre malglataj kaj eblas argumenti, ke Okcidenta Saharo estas por Alĝero premilo, ne efektiva celo. La decido fare de UN pri referendumo jam validas, sed eĉ en la okcident-sahara socio malmultaj homoj kredas je tiu promeso. Post kiam Maroko disvastigis sian planon havigi al la okcident-saharanoj aŭtonomecon, multaj landoj aplaŭdegis pro la malpezigo. Inter la unuaj laŭdantoj troviĝis Hispanio, kiu deziris vidi rapidan solvon de la problemo enradikiĝinta en hispana kolonia pasinteco. Intertempe aŭtonomeco restas la plej verŝajna solvo. La internacia opinio komprenis tion tre bone post kiam Usono deklaris sian pretecon rekoni la marokan regadon en Okcidenta Saharo, se Maroko starigos diplomatiajn rilatojn kun Israelo, kio okazis en 2020. Ĉu Araba Demokratia Sahara Respubliko estas ŝtato?JesLaŭ la deklarita teorio, ĉiu ŝtato devas havi difinitan teritorion, daŭre loĝantan popolon, registaron, kaj posedi la kapablon eniri en rilatojn kun aliaj ŝtatoj. Okcidenta Saharo plenumas tiujn kondiĉojn, kvankam la plejparto de ĝia teritorio estas okupata. Polisario anoncis la ekeston de sendependa ŝtato en 1976. Hodiaŭ multaj landoj havas diplomatiajn rilatojn kun la registaro de Okcidenta Saharo, kaj la lando estas membro de Afrika Unio, same kiel 54 aliaj landoj. EbleLa konstitucia teorio limigas tiun difinon al rekono fare de aliaj ŝtatoj. Okcidenta Saharo havas partan rekonon. Laŭ la konstitucio de Okcidenta Saharo, la nunaj ŝtataj strukturoj kaj ĉiuj institucioj estas provizoraj, kaj ili devos esti rekonstruataj tuj post la plena sendependiĝo de la lando. La leĝdona povo estas en la manoj de la Sahara Nacia Konsilio, konsistanta el 53 membroj kun dujara laborperiodo. Balotado estas rekta kaj ĝenerala, tamen ĉiuj kandidatoj devas esti antaŭe aprobitaj de Polisario. La registaro de la lando havas sian sidejon en rifuĝejo en Tinduf, urbo en okcidenta Alĝerio, kaj efike regas nur la orientan trionon de la lando. La prezidanto de la lando estas ĉiam la ĝenerala sekretario de Polisario, kiu estas elektita dum la partia kongreso. La oficperiodo de la prezidanto/ĝenerala sekretario ne estas precize difinita. La unua prezidanto, Mohammed Abdelaziz, okupis tiun oficon ekde sia nomumo en 1982 ĝis sia morto en 2016. La nuna prezidanto, la dua en la historio, estas Brahim Ĝali, kiu estas unu el la fondintaj membroj de Polisario. Okcidenta Saharo ne estas membroŝtato de Unuiĝintaj Nacioj. UN listigis ĝin kiel nememregatan nacion, kio signifas, ke ĝia popolo ankoraŭ ne atingis plenan rajton je memdeterminado. En la internacia komunumo estas diversaj vidpunktoj pri Okcidenta Saharo. Komence 84 membroŝtatoj de UN agnoskis ĝin, sed poste 38 landoj retiris aŭ frostigis sian agnoskon. Kelkaj registaroj rigardas Polisarion kiel la solan reprezentanton de la okcident-sahara popolo, sed ne kiel registaron en ekzilo. Ĉirkaŭ kvardek landoj konservas plenajn duflankajn rilatojn. Tamen estas rimarkinde, ke tiu grupo entenas multajn malgrandajn ŝtatojn kaj nur kelkajn mezgravajn ŝtatojn kiel Alĝerio, Meksiko, Irano, Niĝerio kaj Sud-Afriko. La ambasado de Okcidenta Saharo funkciis en Nov-Delhio ĝis 1985, kiam Barato nuligis sian agnoskon de sendependa Okcidenta Saharo. NeKvankam ĝia nomo enhavas la vorton „araba”, ĝi ne sukcesis iĝi membro de Araba Ligo. Ĉi tiu organizaĵo esprimis sian subtenon por la teritoria integreco de Maroko, sen iu ajn aludo al la situacio de Okcidenta Saharo. ADSR ne havas daŭrajn kaj sufiĉajn enspezfontojn, la registaro funkcias sole danke al internacia subteno kaj bonfarado. Situacio malkomforta nur por la okcident-saharanojOkcidenta Saharo povus sendepende vivi, sed ne en la nuna situacio, ĉar estas bonaj kondiĉoj por ekonomia disvolviĝo. La lando estas riĉa je fosfatoj, verŝajne ankaŭ je petrolo, kaj ĝiaj akvoj estas plenaj je fiŝoj. Tamen la demando estas, ĉu sendependeco estas atingebla? Ŝajnas, ke ne. La tiel nomataj „Sudaj Regionoj” fariĝis integra parto de Maroko kun plimulto de marokaj, ne okcident-saharaj loĝantoj. La internacia komunumo ne maltrankviliĝas, ĉar Rabato ne okazigas sisteman ekstermadon aŭ gentobazitan persekuton de la marokaj okcident-saharanoj. Kontraŭe, ilia denaska lingvo, la hasanija, ricevis en la Sudaj Regionoj leĝan statuson kiel kultura loka heredaĵo. Neniu lando, eĉ ne Alĝerio, estas preta militi kontraŭ Maroko por ĉi tiu afero. La nuna situacio estas komforta kaj akceptebla por ĉiuj, krom por la okcident-saharanoj, kiuj estas la plej malforta ĉenero kaj devos adaptiĝi al la situacio. Maksat KUDAJBERGEN
|