MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO
Al la versio por poŝtelefonoj

Politiko

ISRAELO

Plej terura masakro post Holokaŭsto

La matenon de la 7a de oktobro Israelo spertis la plej grandan kaj severan teroratakon en sia historio. Pli ol 1400 homoj estis murditaj, inkluzive de infanoj, maljunuloj, virinoj kaj laboristoj enmigrintaj el aliaj landoj. Tio estas la plej granda masakro de judoj post Holokaŭsto.

Misilatako kontraŭ civiluloj

La atako komenciĝis per fortega misilatako el Gazao al israelaj urboj kaj vilaĝoj, de Dimona en la sudo ĝis Jerusalemo en la oriento kaj Ara valo en la nordo. Kelkaj civitanoj mortis pro misilbombardo – ĉefe en la arabaj beduenaj vilaĝoj en la sudo de Israelo, kie ili ne havas ŝirmejojn kontraŭ bombado.

La cetero de la artikolo estas konsultebla en la sekcio por abonantoj.

Nican CVI KOHEN
korespondanto de MONATO en Israelo

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Nican Cvi Kohen el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2023-12-09