MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO
Al la versio por poŝtelefonoj

Lingvo

AKTUALE

Kia estonteco por tradukistoj kaj interpretistoj?

En la lastaj jardekoj, artefarita intelekto (AI) revoluciis multajn industriojn, kaj la mondo de tradukado kaj interpretado ne estis escepto. Maŝinoj iĝas ĉiam pli kapablaj en la traktado de homa lingvo, kio ampleksas la diskuton pri kiel tio povas influi la estontecon de profesioj rilataj al traduko. Kion oni povas atendi en la venontaj jaroj? Ĉu tiuj profesioj estas iam tute malaperontaj?

La evoluado de AI en la lastaj jaroj ĉefe estis puŝata de programoj pri maŝinlernado, precipe pere de t.n. artefaritaj neŭraj retoj. Unu el la kernaj punktoj de ĉi tiu revolucio estis la apero kaj enkonduko de programoj kiel Google Translate kaj DeepL, kiuj efektive uzas neŭrajn retojn por fari tradukojn inter multaj malsamaj lingvoj. Ĉi tiuj iloj igis tradukadon pli alirebla kaj rapida, sed ankaŭ levis zorgojn pri la kvalito de la plenumataj tradukoj.

La cetero de la artikolo estas konsultebla en la sekcio por abonantoj.

Cristina CASELLA
korespondanto de MONATO en Italio

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Cristina Casella el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2023-12-09