Moderna vivoUNUIĜINTAJ NACIOJAlvoko al decida agadoEn Vieno oni publikigis deklaron de la Organizaĵo de UN pri Industria Disvolvado (UNIDO), en kiu ties ĝenerala direktoro Gerd Müller alvokas la industrilandojn plenumi siajn promesojn rilate la celojn por daŭripova evoluigo (angle Sustainable Development Goals – SDG). En 2015 la Ĝenerala Asembleo de Unuiĝintaj Nacioj (UN) aprobis la celojn. Ili devas esti atingitaj antaŭ la jaro 2030. La Rezolucio de UN, en kiu oni aprobis la celojn, estas nomata Agendo 2030. La listo de 17 evoluigaj celoj daŭrigas la jarmilajn evoluigajn celojn de UN en la periodo 2000–2015. Tre malrapida progresoLaŭ Müller la tutmondaj defioj de la venontaj jaroj estos enormaj: protekto de klimato, nutrado, protekto de pluvarbaroj, justa tutmondiĝo kaj prevento de novaj pandemioj. Jam pasis duono de la tempo de la programo por la periodo 2015–2030 de Agendo 2030. Tamen la progreso tre malrapidas. En la batalo kontraŭ malsato oni perdis la atingitan progreson. Li indikas, ke en la mondo unu el dek homoj malsatas. La cetero de la artikolo estas konsultebla en la sekcio por abonantoj. Evgeni GEORGIEV
korespondanto de MONATO en Vieno
|