MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO
Al la versio por poŝtelefonoj

Moderna vivo

UNUIĜINTAJ NACIOJ

Alvoko al decida agado

En Vieno oni publikigis deklaron de la Organizaĵo de UN pri Industria Disvolvado (UNIDO), en kiu ties ĝenerala direktoro Gerd Müller alvokas la industrilandojn plenumi siajn promesojn rilate la celojn por daŭripova evoluigo (angle Sustainable Development Goals – SDG). En 2015 la Ĝenerala Asembleo de Unuiĝintaj Nacioj (UN) aprobis la celojn. Ili devas esti atingitaj antaŭ la jaro 2030. La Rezolucio de UN, en kiu oni aprobis la celojn, estas nomata Agendo 2030. La listo de 17 evoluigaj celoj daŭrigas la jarmilajn evoluigajn celojn de UN en la periodo 2000–2015.

Tre malrapida progreso

Laŭ Müller la tutmondaj defioj de la venontaj jaroj estos enormaj: protekto de klimato, nutrado, protekto de pluvarbaroj, justa tutmondiĝo kaj prevento de novaj pandemioj. Jam pasis duono de la tempo de la programo por la periodo 2015–2030 de Agendo 2030. Tamen la progreso tre malrapidas. En la batalo kontraŭ malsato oni perdis la atingitan progreson. Li indikas, ke en la mondo unu el dek homoj malsatas.

„La promesoj – antaŭ jaroj faritaj de la industrilandoj – atingi la mondajn daŭripovajn celojn apenaŭ konserviĝis”, emfazas Müller. „La celo koncerne 0,7 % por disvolva kunlaboro estas grava samkiel la celo pri 2 % por defendo. La promesoj de la landoj de G7 kaj G20 eligi 500 milionojn da homoj el malsato kaj malriĉeco ankoraŭ ne estas plenumitaj.”

Mondo sen malsato eblas

La mondaj gvidantoj devas nun decide agadi por tion atingi. Alie la tutmondaj celoj fariĝos malpli gravaj. Rezigni pri ili estus katastrofo por miliardoj da homoj en la malriĉaj landoj. Atingo de la celoj SDG1 (neniu malriĉeco) kaj SDG2 (nula malsato) devas esti prioritata strebo de ĉiuj UN-ŝtatoj. Laŭ UNIDO-kalkuloj atingi mondon sen malsato postulus tutmondajn investojn de 50 miliardoj da usonaj dolaroj en daŭripova agrikulturo dum la venontaj dek jaroj.

Pli da investoj necesas

Tutmonde la eligoj de karbona dioksido pliiĝas. La manko de energio kreskos ĉiam pli rapide – ĝis 2050 je 50 procentoj. Ĝuste 450 karbelektrejoj nun estas planitaj aŭ konstruataj tutmonde. Se oni koncentriĝus ĉefe al naciaj solvoj, la SDG kaj la parizaj klimatceloj ne estus atingitaj. Tutmonda Verda Interkonsento estas bezonata. Necesas pli da investoj kaj novecigado de la tutmondaj energia transigo kaj daŭripova evoluo. Nur 5 % de la tutmondaj investoj en renovigeblaj energioj fluas en malriĉajn landojn.

Unu el la aktualaj celoj de UNIDO estas iĝi centra multfaceta platformo por tutmondaj scioj kaj transigo de teknologioj por atingi daŭripovan industrian disvolvadon. Tiucele UNIDO lanĉas kunlaboron kun la firmao Deloitte, prezentas je la unua fojo sian Novecan Premion kaj aranĝas rondan tablon pri malkarbonigo de peza industrio.

Komerco pri pura hidrogeno

UNIDO kunordigas Internacian hidrogenan komercan forumon kunlabore kun gvidaj publikaj kaj privataj partneroj.

Fine Müller aldonas: „La celo estas subteni tutmondan kaj justan komercon pri pura hidrogeno. La produktantaj landoj devas profiti la ekonomian potencon, ekzemple per lokaj laborlokoj kaj valorkreado. UNIDO agadas tutmonde en produktado kaj komerco pri verda hidrogeno – kun samspecaj normoj. Ni helpas estigi ankaŭ hidrogenajn grupiĝojn 1. Tiucele ni konsilas la registarojn de Egiptio, Maroko, Sud-Afriko kaj Tunizio. Ni kunligas ĉiujn ĉi agadojn en nian tutmondan programon pri hidrogeno en la industrio.”

evge
Evgeni GEORGIEV
korespondanto de MONATO en Vieno
1. UNIDO difinas verdajn hidrogenajn industriajn grupiĝojn (angle GHIC) kiel industriajn regionojn, kiuj kune produktas, transportas kaj uzas verdan hidrogenon kaj elektron el renovigeblaj fontoj, kaj ankaŭ aliajn resursojn por malsamaj celoj, inkluzive de materialproduktado, hejtado kaj fridigo, loka moviĝado kaj industriaj krudmaterialoj.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Evgeni Georgiev el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2023-12-09