MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO
Al la versio por poŝtelefonoj

Arto

KULTURO KAJ MILITO

Muzeoj de Ukrainio en la milito (2014–2023)

La problemo de defendo de la muzeaj kolektoj en Ukrainio aperis en la jaro 2014, kiam Rusio kontraŭleĝe aneksis parton de la ukrainia teritorio: la duoninsulon Krimeo (formale) kaj la regionon Donbaso (fakte). Ĝi fariĝis pli akra post la 24a de februaro 2022, kiam komenciĝis la plenskala milito kaj kiam la rusia armeo invadis Ukrainion. La tiama vic-ministrino pri kulturo kaj informado en Ukrainio, Katerina Ĉujeva, ekde la unuaj tagoj de la milito substrekis la danĝeron por ĉio: paleolitikaj memoraĵoj kaj nuntempaj artobjektoj, muzeaj ekspoziciaĵoj kaj diversaj konstruaĵoj. Ŝi atentigis pri ebla prirabo kaj forpreno de la muzeaj kolektoj al Rusio.

Amaso de detruitaj kulturaj objektoj

Laŭ oficiala informo antaŭ la milito funkciis pli ol 500 muzeoj kaj 65 historiaj-kulturaj rezervejoj. Al la Monda Heredaĵo de Unesko apartenas 7 ukrainiaj memorobjektoj. Komence de 2023 en Ukrainio oni nombris jam 242 detruitajn kulturajn objektojn. Inter ili estas plene detruitaj aŭ difektitaj 35 historiaj kaj arkitekturaj objektoj, 29 memormonumentoj de la 19–21a jarcentoj, 19 konstruaĵoj, muzeoj kaj rezervejoj. Ekzemple en la urbo Ĉernihiv estis pripafita la muzeo kaj domkonstruaĵoj de la ukraina verkisto Miĥajlo Kocjubinskij, la regiona artmuzeo Hrihorij Galagan, la milithistoria muzeo, la muzeo de ukrainaj antikvaĵoj, kiu troviĝas en la memordomo de Tarnavskij de la 19a jarcento. En la kijiva regiono estis detruita loka historia muzeo en la vilaĝo Ivankove, en kiu estis konservita la artkolekto de la popola artpentristino Marija Primaĉenko. La 28an de la februaro 2022 en la ducentjaran konstruaĵon de la muzeo trafis rusia kuglego kaj ekbrulis fajro. Riskante siajn vivojn, lokaj loĝantoj kaj muzeaj dungitoj savis parton de la kolekto (10 bildojn el pli ol 20), broditajn tukojn de la metiistino Hanna Veres, fotoalbumojn, mastrumaĵojn, kiuj estis en la ekspozicio. Ĉio, kion ili ne sukcesis elpreni, plene forbrulis.

La cetero de la artikolo estas konsultebla en la sekcio por abonantoj.

Світлана Гаврилюк kaj Ніна Данилюк


Світлана Гаврилюк (Svitlana Havriljuk) estas doktoro pri historiaj sciencoj, estro de la katedro pri muzeaj kaj memorstudoj, informa kaj analiza agado en Lesja Ukrainka Volinia nacia universitato en Lucjk, Ukrainio kaj Ніна Данилюк (Nina Daniljuk) estas doktoro pri filologiaj sciencoj, profesoro de la katedro pri ukraina lingvo kaj lingvodidaktiko en la sama universitato.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Світлана Гаврилюк kaj Ніна Данилюк el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2023-10-31