ArtoKULTURO KAJ MILITOMuzeoj de Ukrainio en la milito (2014–2023)La problemo de defendo de la muzeaj kolektoj en Ukrainio aperis en la jaro 2014, kiam Rusio kontraŭleĝe aneksis parton de la ukrainia teritorio: la duoninsulon Krimeo (formale) kaj la regionon Donbaso (fakte). Ĝi fariĝis pli akra post la 24a de februaro 2022, kiam komenciĝis la plenskala milito kaj kiam la rusia armeo invadis Ukrainion. La tiama vic-ministrino pri kulturo kaj informado en Ukrainio, Katerina Ĉujeva, ekde la unuaj tagoj de la milito substrekis la danĝeron por ĉio: paleolitikaj memoraĵoj kaj nuntempaj artobjektoj, muzeaj ekspoziciaĵoj kaj diversaj konstruaĵoj. Ŝi atentigis pri ebla prirabo kaj forpreno de la muzeaj kolektoj al Rusio. Amaso de detruitaj kulturaj objektojLaŭ oficiala informo antaŭ la milito funkciis pli ol 500 muzeoj kaj 65 historiaj-kulturaj rezervejoj. Al la Monda Heredaĵo de Unesko apartenas 7 ukrainiaj memorobjektoj. Komence de 2023 en Ukrainio oni nombris jam 242 detruitajn kulturajn objektojn. Inter ili estas plene detruitaj aŭ difektitaj 35 historiaj kaj arkitekturaj objektoj, 29 memormonumentoj de la 19–21a jarcentoj, 19 konstruaĵoj, muzeoj kaj rezervejoj. Ekzemple en la urbo Ĉernihiv estis pripafita la muzeo kaj domkonstruaĵoj de la ukraina verkisto Miĥajlo Kocjubinskij, la regiona artmuzeo Hrihorij Galagan, la milithistoria muzeo, la muzeo de ukrainaj antikvaĵoj, kiu troviĝas en la memordomo de Tarnavskij de la 19a jarcento. En la kijiva regiono estis detruita loka historia muzeo en la vilaĝo Ivankove, en kiu estis konservita la artkolekto de la popola artpentristino Marija Primaĉenko. La 28an de februaro 2022 en la ducentjaran konstruaĵon de la muzeo trafis rusia kuglego kaj ekbrulis fajro. Riskante siajn vivojn, lokaj loĝantoj kaj muzeaj dungitoj savis parton de la kolekto (10 bildojn el pli ol 20), broditajn tukojn de la metiistino Hanna Veres, fotoalbumojn, mastrumaĵojn, kiuj estis en la ekspozicio. Ĉio, kion ili ne sukcesis elpreni, plene forbrulis. En la urbo Buĉa, kie la invadantoj detruis multajn domojn, prirabis kaj mortigis centojn da civiluloj, estis difektita la arkivo de la ukraina politikisto Vjaĉeslav Ĉornovil, iama membro de la Ukraina Helsinka Unio (homrajta organizaĵo, kiu defendis viktimojn de politikaj subpremoj en Sovetio). Li estis popola deputito kaj en 1999 kandidatiĝis por la posteno de prezidento de Ukrainio, sed post aŭto-akcidento li ne pluvivis. Mariupol kaj aliaj okupitaj urbojLa situacio estas precipe kompleksa en la urboj, kiujn portempe okupis la „raŝistoj” 1. Ekzemple en la urbo Sankta Marija multaj muzeoj estis prirabitaj kaj iliaj konstruaĵoj nun iĝis ruinoj. Rusiaj bomboj detruis la Ŝtatan Artmuzeon de Mariupol, situantan en konstruaĵo de la komenco de la 20a jarcento. En 2010 tie estis malfermita artmuzeo kun verkoj de la grekdevena pejzaĝisto Arĥip Kuinĝi, kiu loĝis en la urbo fine de la 19a kaj komence de la 20a jarcento. La posedaĵoj de la muzeo inkludis pentraĵojn, dekoracian kaj aplikatan arton, grafikon kaj skulptaĵojn. Krome la okupantoj forprenis pli ol 2000 unikajn ekspoziciaĵojn de la mariupolaj muzeoj. Inter ili estas pentraĵoj de la mondfamaj artistoj Ivan Ajvazovsjkij, Arĥip Kuinĝi, Mikola Dubrovsjkij, Mikola Hluŝĉenko, Tetjana Jablonsjka, unika kolekto de medalionarto. La konstruaĵoj de la Muzeo de Loka Historio en la urbo Oĥtirka (regiono Sumi), la Nacia Muzeo de Hrihorij Skovoroda (ĥarkiva regiono), la Ĥarkiva Artmuzeo kaj la Melitopola Muzeo de Loka Historio (Zaporiĵĵa regiono) estis detruitaj, iliaj ekspoziciaĵoj estis difektitaj aŭ prirabitaj. Damaĝoj en KijivoLa 10an de oktobro 2022 pluraj kulturaj kaj edukaj institucioj estis damaĝitaj en la historia centro de la ĉefurbo Kijivo rezulte de rusia bombardado. Plejparte ĉi tiuj estas arkitekturaj monumentoj de la 19a kaj frua 20a jarcentoj: la Domo de Instruistoj, la Nacia Muzeo de Arto Bohdan kaj Varvara Ĥanenkoj, la Muzeo de Taras Ŝevĉenko, la konstruaĵoj kaj la biblioteko de la Kijiva Nacia Universitato Taras Ŝevĉenko, Kijiva Arta Galerio, Muzeo pri Naturhistorio kaj Muzeo de Kijivo, apartamentaj muzeoj de la eminentaj verkistoj Pavlo Tiĉina kaj Mikola Baĵan, la Nacia Filharmonio de Ukrainio kaj la Ukraina Domo. La nomitaj muzeoj havas tre valorajn kolektojn. Ekzemple, en la Nacia Muzeo de Arto estas granda kolekto, kiu prezentas signifajn artaĵojn de Eŭropo, Azio kaj la Antikva Mondo. Ĝi estas fondita en 1919 en du konstruaĵoj de la 19a jarcento. Kiel rezulto de la eksplodo estis detruitaj la tegmentoj kaj la fenestroj en ambaŭ domoj, la konstruaĵoj de aliaj muzeoj estis difektitaj. En la konstruaĵoj de la universitato, fenestroj kaj pordoj estis krevigitaj, parto de la klasĉambroj kaj la katedroj (la ĉambroj por instruistoj laŭ fakoj, inter ili la katedro pri rusa lingvistiko) estis detruitaj. Streboj por savi valoraĵojnEn februaro 2022 multaj muzeoj en Ukrainio fermis siajn pordojn. La direktoro de la Odesa Arta Muzeo, Oleksandra Kovalĉuk, diris, ke granda teamo de esploristoj, gvidistoj, projektestroj kutimis labori en la muzeo, sed nun ilia nombro multe malpliiĝis. Iuj iris al okcident-eŭropaj landoj por trejnado aŭ provizore estis dungitaj. Kiam la milito eksplodis, la ĉefa ekspozicio estis forigita por konservi valorajn ekspoziciaĵojn. Estas bone, ke granda parto de la ukrainaj muzeoj sukcesis porti la plej valorajn kolektojn al sekuraj lokoj. Precipe, la oficistoj de la en Ukrainio unua Muzeo de Volinia ikono, kiu reprezentas la unikan regionan lernejon de volinia ikonpentrado (malfermita en 1993 en Lucjk, Okcidenta Ukrainio), faris ĉion eblan por konservi sian kolekton. La kolekto de la muzeo inkludas pli ol 1500 monumentojn de sankta arto, inter ili pli ol 600 ikonojn de la 16a ĝis la 19a jarcentoj, metalaĵojn (ikonoroboj, preĝejaj iloj, ikonetoj), dekoraciajn ĉizaĵojn („reĝaj pordegoj”, ikonŝrankoj ktp) kaj skulptaĵojn. En aparta halo de la muzeo dediĉita al la Mirakla Ikono de la Dipatrino de Ĥolmo (la plej malnova ligna ikono de la 11a jarcento) kopio de ĝi estas nun elmontrata. Ĉi tiu ikono estas respektata de ortodoksuloj kaj katolikoj, precipe de ukrainoj el la regiono Ĥolm, tial ĉi tie okazas ne nur ekskursoj, sed ankaŭ diservoj (la honora tago de la Virgulino de Ĥolmo – la naskiĝfesto de la Dipatrino, la 21a de septembro). Plej multajn el la ekspoziciaĵoj de tiu muzeo dum la milito oni konservas en stokejo. Same estas en alia unika muzeo pri la historio de la „Lucjka Frataro” (17a–21a jc.). Ĝi estis malfermita en 2011 en la iama „frata monaĥejo” en la urbo Lucjk. „Lucjka Frataro” estis nacia kaj religia organizaĵo de la urbanoj, fondita en 1617. La raraĵoj de la muzeo estas: malnovaj presaĵoj de la 17a–19a jc., dokumentoj pri financa agado, la metrikaj libroj de la preĝejo Ĥrestovozdviĵensjka k.a. Malgraŭ la milita tempo, ambaŭ muzeoj okazigas ekspoziciojn de siaj fondusoj. Laŭ decido de internaciaj organizaĵoj estas kreita speciala centro: Iniciato de Urĝa Savo de Heredaĵo (Heritage Emergency Response Initiative – HERI). Ĝi helpas al ĉiuj muzeoj, kiuj ne havis tempon kaj monon por preni siajn kolektojn por konservado. La Nacia Muzeo de la Revolucio de Digno, kiu estas kreita en novembro 2015 en Kijivo por eternigi la memoron pri la herooj de EŭroMajdano, ellaboris „instrukciojn pri rapida respondo por muzeoj en la zono de militaj operacoj, armilaj konfliktoj, terorismaj atakoj kaj en aliaj krizaj situacioj”. Krome, funkcias Muzea Kriza Centro en Ukrainio, fondita laŭ iniciato de Olha Honĉar, direktorino de la muzeo „Teritorio de Teroro” en Lviv. La centro helpas al malgrandaj institucioj kaj iliaj dungitoj, kiuj ne havas proprajn rimedojn por evakuado. Prioritato estas donata al muzeoj de urbetoj kaj vilaĝoj en la oriento kaj sudo de Ukrainio. Kulturo plu vivasMalgraŭ la milita tempo, muzeaj oficistoj tamen strebas organizi ekspoziciojn kaj inviti vizitantojn. Precipe, en la Muzeo pri Moderna Ukraina Arto de Korsakoj en la urbo Lucjk (ĝi estas unu el la plej ampleksaj artgalerioj en la lando), la 24an de aŭgusto 2023, en la Tago de Sendependeco de Ukrainio, malfermiĝis la plej fundamenta arta projekto de la jaro 2023 „Kosmogonio de Sencoj”. Ĝi estas parto de la moderna arta projekto „Kosmogonio”, kiu daŭras ekde novembro 2022 kaj enhavas la kreadon fare de la artisto Petro Antip de la plej granda pentraĵo en la mondo (proksimume 2000 kvadrataj metroj). Pli ol 500 artobjektoj de 300 artistoj el multaj regionoj de Ukrainio estas elektitaj por partopreni en la projekto „Kosmogonio de Sencoj”. La gajnintoj havis la okazon prezenti siajn verkojn en la ekspozicio, interparoli kun Petro Antip – Honora Artisto de Ukrainio, naskita en la nuntempe okupata urbo Horlivka en la donecka regiono, kaj kun partoprenantoj en la aranĝo. Ĉi tiu ekspozicio, same kiel la tuta projekto, estas la rezulto de pripenso pri la hodiaŭaj eventoj, manifestiĝo de la kreiva unueco de ukrainaj artistoj, ilia arta forto, serĉado de novaj kosmogoniaj signifoj celantaj konservi nian planedon Tero en la tempo de tutmondaj katastrofoj. Bezonataj reagojLa muzeoj de Ukrainio entute estas do en tre malfacila situacio dum la milito. Fakuloj opinias, ke la agoj de la okupantoj, celantaj detrui kaj prirabi ukrainajn muzeojn, estas parto de strategio por detrui la ukrainan kulturan identecon. Hodiaŭ, internacia sperto pri konservado de muzeaj valoroj estas grava por nia lando. Estas bezonata adekvata reago de la internaciaj organizaĵoj al la agoj de la raŝistoj. Tio helpos transdoni al la venontaj generacioj la kulturan trezoron de Ukrainio, kiu estas tre valora por la tuta monda kulturo. 1. Raŝisto: neologismo (prononco de la angla vorto Russia [raŝa] + faŝisto), kiu aperis en la jaro 2022, post la komenco de la plenskala rusia-ukrainia milito.Svitlana Havriljuk (Світлана Гаврилюк) kaj Nina Daniljuk (Ніна Данилюк)
Світлана Гаврилюк (Svitlana Havriljuk) estas doktoro pri historiaj sciencoj, estro de la katedro pri muzeaj kaj memorstudoj, informa kaj analiza agado en Lesja Ukrainka Volinia nacia universitato en Lucjk, Ukrainio kaj Ніна Данилюк (Nina Daniljuk) estas doktoro pri filologiaj sciencoj, profesoro de la katedro pri ukraina lingvo kaj lingvodidaktiko en la sama universitato.
|