MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO
Al la versio por poŝtelefonoj

Politiko

AFRIKO

Ĉu ankaŭ Niĝerio spertos puĉon?

Ekde aŭgusto 2020, kiam la militistaro akiris la povon en Malio, ses aliaj landoj, plejparte en Okcident-Afriko, sekvis jam la ekzemplon. Temas pri Ĉado (aprilo 2021), Ekvatora Gvineo (septembro 2021), Sudano (oktobro 2021), Burkino (januaro 2022), Niĝero (julio 2023) kaj Gabono (aŭgusto 2023). La sukcesaj militistaj puĉoj en kelkaj landoj ŝajnis instigi la militistojn en la aliaj landoj provi puĉon. La ĉefa celo de ĉi tiu mallonga eseo ne estas plene klarigi la kialojn de la puĉo en ĉiu lando, sed respondi la demandon en la titolo de la eseo. Kaj la respondo estas emfaze: ne!

En kelkaj el la supre menciitaj landoj, la prezidantoj regis jam dum jardekoj, kaj kiam ili mortas aŭ fariĝas tro maljunaj por regi, iliaj filoj heredas la postenon 1. En kelkaj el tiuj landoj, la civitanoj vivas en ekstrema malriĉeco.

La cetero de la artikolo estas konsultebla en la sekcio por abonantoj.

Gabriel OLUBUNMI ÒSHÓ-DAVIES
Niĝerio

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Gabriel Olubunmi Òshó-Davies el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2023-10-30