MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO
Al la versio por poŝtelefonoj

Politiko

AFRIKO

Ĉu ankaŭ Niĝerio spertos puĉon?

Depost aŭgusto 2020, kiam la militistaro akiris la povon en Malio, ses aliaj landoj, plejparte en Okcident-Afriko, sekvis jam la ekzemplon. Temas pri Ĉado (aprilo 2021), Ekvatora Gvineo (septembro 2021), Sudano (oktobro 2021), Burkino (januaro 2022), Niĝero (julio 2023) kaj Gabono (aŭgusto 2023). La sukcesaj militistaj puĉoj en kelkaj landoj ŝajnis instigi la militistojn en la aliaj landoj provi puĉon. La ĉefa celo de ĉi tiu mallonga eseo ne estas plene klarigi la kialojn de la puĉo en ĉiu lando, sed respondi la demandon en la titolo de la eseo. Kaj la respondo estas emfaze: ne!

En kelkaj el la supre menciitaj landoj, la prezidantoj regis jam dum jardekoj, kaj kiam ili mortas aŭ fariĝas tro maljunaj por regi, iliaj filoj heredas la postenon 1. En kelkaj el tiuj landoj, la civitanoj vivas en ekstrema malriĉeco.

La nunaj ekonomiaj kaj politikaj situacioj igas puĉon ebla ankaŭ en Niĝerio, kiu nuntempe spertas senbridan inflacion. La nova registaro forigis subvencion je brulaĵoj tuj post transpreno de la antaŭa registaro. La elekta venko de la nuna prezidanto estas ankoraŭ kontestata de la opoziciaj partioj. Krome la homoj emas protesti pro altaj prezoj de varoj. Sed neniu eksplicite petas puĉon, ĉar ĉiuj scias, ke Niĝerio demokrate maturiĝis.

Olusegun Obasanjo

Laŭdinda pro la ĉesigo en Niĝerio de la milita regado kaj malstabileco estas Olusegun Obasanjo, kiu antaŭe regis la landon, unue kiel militista kaj poste kiel demokratie elektita prezidanto.

Instrua libro

En la libro Making Africa Work (Ni funkciigu Afrikon), eldonita en 2017, Obasanjo kunhavigas siajn spertojn. Laŭ li ne gravas la ŝajne justaj kialoj de puĉo. Militista regado ne nur ĉiam havas malfavorajn efikojn sur demokratio, regado kaj unueco, sed ankaŭ malstabiligas la militistaron mem, ĉar ĝi subfosas la disciplinon, bonan ordon kaj militistan konduton.

Bremsi korupton

Obasanjo substrekas ankaŭ la fakton, ke malpermesi puĉojn per la konstitucio ne estas la plej efika solvo. Necesas ankaŭ bremsi la korupton en la armeo. „Puĉo estas perfido puninda per morto, nur se ĝi malsukcesas, sed ĝi portas la komplotanton en la ŝtatdomon, se ĝi sukcesas.” notas Obasanjo en la libro.

Li priskribas la niĝerian situacion inter 1966 kaj 1999: „Suboficiro prenas pafilon, kaj rigardas sian politikan estron kaj altrangajn oficistojn tra ĝia celilo, forpuŝas ilin kaj poste metas sin en la Ŝtatdomon. Li tuj iĝas supera kaj pli altranga ol ĉiuj politikaj kaj armeaj oficiroj.”

Deva emeritiĝo

Do, kiam Obasanjo revenis al la ŝtatdomo kiel demokratie elektita prezidanto, li lerte igis, ke altrangaj armeaj oficiroj deve emeritiĝu.

„Alpreninte la oficon kiel prezidanto, mi decidis ĉesigi ĉi tiujn senĉesajn militistajn puĉojn. Mi petis de la militistaro prezenti la liston de ĉiuj oficiroj, kiuj aŭ partoprenis en puĉoj en la pasinteco, aŭ profitis de la dividendoj de puĉo, estante nomumitaj al politika ofico kiel guberniestroj aŭ ministroj” Obasanjo rakontas en la libro.

Nokto sen uniformo

Ne sciante la celon de la peto, la militistaro fidele kompilis kaj kunhavigis la liston al li, ĉefkomandanto kaj estro de ĉiuj branĉoj de militistaro laŭ la landa konstitucio. Iun vendredon 93 oficiroj ricevis seshoran avizon de emeritigo, kaj la ordonon ne pasigi tiun nokton en uniformo aŭ en kazerno.

„De mia pozicio kaj fono kiel batalprovita kaj militvenka generalo, mi sciis, ke oficiro sen uniformo kaj for de kazerno estas kiel fiŝo for de akvo.”

Ekskludi, ne puni

Tamen, la deva emeritiĝo de tiuj 93 oficiroj ne malhelpis ilin eniri politikon, ĉar kelkaj el ili poste sukcese iĝis demokratie elektitaj guberniestroj. „Aliaj estis nomumitaj ministroj kaj ambasadoroj”, Obasanjo notas en la libro. La plano estis: ne puni ilin dumvive, sed ekskludi ilin de iliaj pozicioj en la armeo, kie ili povis esti danĝeraj.

Plu neniu puĉo

Estas rimarkinde, ke depost la sendependiĝo en 1960 ĝis 1999, la plej longa periodo de demokratia regado estis ses jaroj – ĝuste la unuaj ses jaroj post la sendependiĝo.

Depost 1999 ne okazis puĉoj en Niĝerio: tio atestas pri la efikeco de la agado de Obasanjo kontraŭ la malstabiliga influo de la militistoj sur la politikan vivon de Niĝerio.

good
Gabriel OLUBUNMI ÒSHÓ-DAVIES
Niĝerio
1. Ekzemple la klano-familio Bongo regis Gabonon dum 56 jaroj. Omar Bongo Ondimba gvidis la landon de 1967 ĝis sia morto en 2009. Lia posteulo iĝis la filo Ali. Dum la ekonomio stagnis, kaj la popolo vivis en malriĉeco, la familio Bongo amasigis kaj kaŝis eksterlande vastan riĉaĵon. (red.)

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2023, numero 12, p. 5.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Gabriel Olubunmi Òshó-Davies el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2023-11-05