MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO
Al la versio por poŝtelefonoj

Moderna vivo

KOREIO

Perdi la kuraĝon instrui

La sinmortigo de juna instruistino en Koreio estigis landskuan emocion, kio rezultigis ĉiunivelan reformadon de leĝoj kaj regularoj por protekti la instruistajn rajtojn.

La 18an de julio 2023 23-jara instruistino de bazlernejo troviĝis mortinta en senhoma klasĉambro de sia lernejo. Kvankam ŝi postlasis neniun skriban klarigon, oni konkludis, ke ŝi ĉesigis sian propran vivon. Tuj post la incidento vastiĝis la onidiro, ke ŝi ofte suferis pro plendoj de gepatroj de siaj lernantoj.

La cetero de la artikolo estas konsultebla en la sekcio por abonantoj.

CHO Sung Ho
korespondanto de MONATO en Koreio


CHO Sung Ho estas emerita profesoro pri biologio kaj aktivis en la movado kiel ĉefredaktoro de La Espero el Koreio kaj kiel vicprezidanto de Korea Esperanto-Asocio.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Cho Sung Ho el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2023-10-13