Moderna vivoKOREIOPerdi la kuraĝon instruiLa sinmortigo de juna instruistino en Koreio estigis landskuan emocion, kio rezultigis ĉiunivelan reformadon de leĝoj kaj regularoj por protekti la instruistajn rajtojn. La 18an de julio 2023 23-jara instruistino de bazlernejo troviĝis mortinta en senhoma klasĉambro de sia lernejo. Kvankam ŝi postlasis neniun skriban klarigon, oni konkludis, ke ŝi ĉesigis sian propran vivon. Tuj post la incidento vastiĝis la onidiro, ke ŝi ofte suferis pro plendoj de gepatroj de siaj lernantoj. Antaŭaj faktojLaŭ kolegino, la instruistino – kiu ekoficis en 2022 – konfidis al ŝi sian aflikton, ke la laboro estas dekoble pli ŝarĝa en 2023 ol en la unua jaro. Oni suspektas, ke turmentis ŝin precipe la tiel nomata „krajona incidento” okazinta kvin tagojn antaŭ ŝia forpaso, kiam en ŝia klaso lernanto gratvundis per krajono la frunton de alia, kies gepatroj venis al la lernejo kaj riproĉis la instruistinon per humiligaj vortoj. Ankaŭ la gepatroj de la vundinto protestis al ŝi per tekstaj mesaĝoj kaj telefonvokoj por defendi sian infanon. Plej probable ŝi ne povis elteni aferon tro pezan por juna novulo. Fakte la incidento ne estas la unua, kiu daŭrigis la tragedion de instruistoj. Cent instruistoj de publikaj lernejoj mortigis sin dum la lastaj ses jaroj, kaj multaj aliaj forlasis sian postenon pro similaj aferoj. ReagojInstruistoj tra la tuta lando tuj protestis, postulante la restarigon de instruistaj rajtoj. Korea Federacio de Instruistaj Asocioj anoncis: „Ni konsideras tre serioza la nunan situacion, ne nur pro la terura atenco kontraŭ la rajtoj de instruisto, sed pro la kolapso de la tuta sistemo de publika instruado. Ni kontraŭstaros per ĉiuj niaj rimedoj senskrupulajn raportojn pri mistraktado de infanoj kaj senbazajn malicajn plendojn”. La registaro rapide reagis al la akra etoso en instrusferoj. La vicĉefministro kaj ministro pri edukado Lee Ju-ho firme deklaris, ke la incidento estas grava damaĝo al la instrusistemo. KaŭzojFakuloj kulpigas la regularojn rilatajn al rajtoj de lernantoj. Ili asertas, ke neglektiĝas la rajtoj de instruistoj, dum oni tro emfazas protekti tiujn de lernantoj. Enketoj rezultigis, ke dum la lastaj kvin jaroj pli ol 70 % de la instruistoj spertis malobservadon de instruistaj rajtoj, kaj kvarono bezonis psikiatran atenton. Plie, la leĝo pri infanbonfarto, kiu malpermesas mistraktadon kontraŭ la mensaj sano kaj disvolviĝo de infanoj, aplikiĝas tro vastasence en la instrukampoj tiel, ke gepatroj misuzas ĝin por raporti aŭ procesi kontraŭ instruistoj. La sekva okazo ekzemplas, kiom grava estas la problemo. Instruisto, kiu donis laŭdan glumarkon al lernanto pro ties bonfaro, estis priraportita de la gepatroj de alia lernanto. Ili insistis, ke ilia infano estas mense vundita, ĉar ĝi ne ricevis laŭdan glumarkon. Novaj regulojPost esplorado la ministrejo pri edukado publikigis tekston por protekti la rajtojn de instruistoj, kiu validas ekde la unua de septembro. Ĝi enhavas instrukciojn pri la maniero gvidi la lernejan vivon de lernantoj. Laŭ la teksto instruistoj povas admoni gepatrojn al inspektado, konsilado kaj kuracado de lernantoj por forigi ties problemojn. Instruistoj havas la rajton rifuzi kunsidi kun gepatroj, kiam la kunsido ne estas interkonsentita aŭ kiam ĝi okazos post la laborhoroj. La teksto diras ankaŭ, ke lernantoj ne uzu poŝtelefonon dum la lecionoj, kaj ke instruistoj rajtas konfiski la aparaton, se lernantoj ne observas la malpermeson. Instruistoj rajtas apartigi disde la aliaj tiujn lernantojn, kiuj malhelpas la instruadon kaj, se la konduto daŭras, venigi ilin al la kuratoroj. Cetere instruistoj rajtas kontroli posedaĵojn de lernantoj kaj postuli, ke ili skribu tekston pri la misfaroj. Leĝdonaj aktojLa edukadkomisiono de la nacia asembleo preparas kvar aktojn por apogi la protektadon de instruistaj rajtoj. Inter la plej gravaj aferoj la novaj aktoj instrukcios, ke instruistoj priraportitaj pro mistraktado de infanoj ne tuj maldungiĝu sen pravigeblaj kaŭzoj, kaj ĝusta gvidado de la lerneja vivo de lernantoj estos imuna al tia mistraktado sub la leĝo pri infanbonfarto. Cetere, la lernejestro – ne unuopaj instruistoj – respondecos trakti plendojn, kiuj rilatas al instruaj agoj. Krome, la aktoj konsideros malicajn plendojn malobservado de instruistaj rajtoj. En la lastaj kvar tagoj, dum la verkado de ĉi tiu artikolo, okazis sinmortigoj de tri pliaj instruistoj. Oni ne plu aŭdu instruistojn diri „Ni perdis la kuraĝon instrui”.
CHO Sung Ho
korespondanto de MONATO en Koreio
CHO Sung Ho estas emerita profesoro pri biologio kaj aktivis en la movado kiel ĉefredaktoro de La Espero el Koreio kaj kiel vicprezidanto de Korea Esperanto-Asocio.
|