MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO
Al la versio por poŝtelefonoj

Moderna vivo

ĈINIO

Nepoj kaj avinoj

En Ĉinio multaj virinoj en aĝo de pli ol kvindek jaroj forlasis sian hejmon kaj loĝas en la hejmo de sia filo aŭ filino por zorgi pri sia nepo aŭ nepino. Tio okazas, ĉar la filo aŭ filino devas diligente labori por vivteni la familion kaj ne havas sufiĉe da tempo kaj energio por zorgi pri sia infano kaj simple petas helpon de sia patrino. Ĉiuj gepatroj havas la saman koron en la tuta mondo. Ili amas siajn infanojn kaj ĉiam sindoneme donacas al ili laŭeble plej multe en la vivo. La feliĉo de iliaj infanoj estas ilia dumviva deziro.

Ŝanĝiĝas la kutimo

En 2022 mi ofte vidis, ke kvar virinoj post vespermanĝoj kune ludas kartojn en la gardista ĉambro, tamen en 2023 nur tri el ili side babilas en la sama ĉambro, ĉar mankas al ili unu kunludanto. Por ludi necesas kvar homoj, kaj mi kun scivolo demandis, kial la alia ne venas kunludi. La respondo estis, ke unu el la kunludantoj hejmenrevenis, ĉar ŝia nepino komencis studi en gimnazio kaj tranoktas en la lernejo do ne bezonas zorgon de la avino.

La cetero de la artikolo estas konsultebla en la sekcio por abonantoj.

XU Jinming
korespondanto de MONATO en Ĉinio


XU Jinming estas emerita policisto, diplomito en armea universitato. Li laboris kiel tradukisto ĉe El Popola Ĉinio.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Xu Jinming el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2023-10-30