Moderna vivoĈINIONepoj kaj avinojEn Ĉinio multaj virinoj en aĝo de pli ol kvindek jaroj forlasis sian hejmon kaj loĝas en la hejmo de sia filo aŭ filino por zorgi pri sia nepo aŭ nepino. Tio okazas, ĉar la filo aŭ filino devas diligente labori por vivteni la familion kaj ne havas sufiĉe da tempo kaj energio por zorgi pri sia infano kaj simple petas helpon de sia patrino. Ĉiuj gepatroj havas la saman koron en la tuta mondo. Ili amas siajn infanojn kaj ĉiam sindoneme donacas al ili laŭeble plej multe en la vivo. La feliĉo de iliaj infanoj estas ilia dumviva deziro. Ŝanĝiĝas la kutimoEn 2022 mi ofte vidis, ke kvar virinoj post vespermanĝoj kune ludas kartojn en la gardista ĉambro, tamen en 2023 nur tri el ili side babilas en la sama ĉambro, ĉar mankas al ili unu kunludanto. Por ludi necesas kvar homoj, kaj mi kun scivolo demandis, kial la alia ne venas kunludi. La respondo estis, ke unu el la kunludantoj hejmenrevenis, ĉar ŝia nepino komencis studi en gimnazio kaj tranoktas en la lernejo do ne bezonas zorgon de la avino. Laŭ la nuna ĉina instrusistemo geknaboj estas prizorgataj de la avino dum dek kvar jaroj, antaŭ la eniro en gimnazion. Taga rutinoPost ellitiĝo ĉiu mezaĝa virino devas tuj prepari matenmanĝon por la familio kaj post matenmanĝo venigas sian nepon aŭ nepinon per elektra biciklo al vartejo, elementa lernejo aŭ mezlernejo. Antaŭ ol reveni hejmen ŝi devas iri al bazaro por aĉeti fiŝon, viandon, legomojn kaj aliajn necesaĵojn por vivtenado de la familio. Poste ŝi komencas lavi vestaĵojn kaj purigi la loĝejon, kaj en la vespero ŝi iras al vartejo, elementa lernejo aŭ mezlernejo por akcepti sian nepon aŭ nepinon, ĉar nuntempe en Ĉinio multnombraj veturiloj rapide iras sur la stratoj, do necesas protekti la infanojn en la publikaj vojoj. Jam en la hejmo la mezaĝa virino devas prepari vespermanĝon kaj post vespermanĝado lavi la manĝilaron. Nur post tio ŝi havas liberan tempon por si mem. „Mi ne nur ne ĝuas gastan traktadon sed de tempo al tempo ankaŭ ne estas komprenata de mia bofilino. Ŝajne mi faras ĉion devan kaj eĉ nepran por la familio de mia filo. Mi estas nek mastrino nek gastino, tamen mi devas labori kiel sensalajra servistino en la hejmo de mia filo”, diris unu el la virinoj.
XU Jinming
korespondanto de MONATO en Ĉinio
XU Jinming estas emerita policisto, diplomito en armea universitato. Li laboris kiel tradukisto ĉe El Popola Ĉinio.
|