MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO
Al la versio por poŝtelefonoj

Scienco

FIZIKO

Enrico Fermi reaktualiĝas

Enrico Fermi estas nomo, kiu brilas en la scienca mondo kiel tiu de granda stelo, kvankam la italdevena sciencisto eble ne estis figuro aparte konata al la vasta publiko ĝis la lastatempa apero de la (trihora!) filmo Oppenheimer, kie li aperas kaj estas prezentita kiel kunkontribuinto al la kreado de atombomboj, flanke de la ĉefrolulo mem. Pri kio li okupis sin precize? Ni esploru tion kune, pere de mallonga vojaĝo tra la menso de unu el la plej eminentaj sciencistoj de la 20a jarcento, ne nur en Italio, sed en la tuta mondo.

Enrico Fermi estas unu el la patroj de la atombombo, sed ankaŭ pioniro de la tiel nomata fiziko de partikloj. Li ludis rimarkindan rolon en la procezo de komprenado (kaj evoluigo) de la teknologio necesa por la kreado de atombomboj. La itala sciencisto esploris zorge dum sia vivo ankaŭ la „mondon” de kvantummeĥaniko, t.e. la regno de plej malgrandaj partikloj. Fermi malfermis (ja pardonu la vortludon!) al ni la pordojn de tiu mistera fako, helpante la homojn kompreni la strangan, sed samtempe fascinan manieron, kiel partikloj kondutas, kaj la rilaton inter tio kaj la potencialo de atombomboj.

La cetero de la artikolo estas konsultebla en la sekcio por abonantoj.

Cristina CASELLA
korespondanto de MONATO en Italio

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Cristina Casella el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2023-12-09