SciencoFIZIKOEnrico Fermi reaktualiĝasEnrico Fermi estas nomo, kiu brilas en la scienca mondo kiel tiu de granda stelo, kvankam la italdevena sciencisto eble ne estis figuro aparte konata al la vasta publiko ĝis la lastatempa apero de la (trihora!) filmo Oppenheimer, kie li aperas kaj estas prezentita kiel kunkontribuinto al la kreado de atombomboj, flanke de la ĉefrolulo mem. Pri kio li okupis sin precize? Ni esploru tion kune, pere de mallonga vojaĝo tra la menso de unu el la plej eminentaj sciencistoj de la 20a jarcento, ne nur en Italio, sed en la tuta mondo. Enrico Fermi estas unu el la patroj de la atombombo, sed ankaŭ pioniro de la tiel nomata fiziko de partikloj. Li ludis rimarkindan rolon en la procezo de komprenado (kaj evoluigo) de la teknologio necesa por la kreado de atombomboj. La itala sciencisto esploris zorge dum sia vivo ankaŭ la „mondon” de kvantummeĥaniko, t.e. la regno de plej malgrandaj partikloj. Fermi malfermis (ja pardonu la vortludon!) al ni la pordojn de tiu mistera fako, helpante la homojn kompreni la strangan, sed samtempe fascinan manieron, kiel partikloj kondutas, kaj la rilaton inter tio kaj la potencialo de atombomboj. Enrico Fermi tamen ne limigis sin al atomfendado. Li ankaŭ malkaŝis la sekretojn de atomaj nukleoj kaj disvolvis la modelon de nuklea „guto”, kiu estas kvazaŭ spaca enigmo, kiun li helpis solvi. Cetere ... li neniam timis altecon, ĉar li longe studis pri kosmaj radioj (energiplenaj partikloj el la kosmo), kio helpis parte kompreni la miraklojn de la universo. Krome, li priesploris ankaŭ supernovaojn, kiuj estas stelaj eksplodoj okazantaj, kiam steloj elĉerpas sian brulaĵon. Imagu esti spektanto de tiuj kosmaj eksplodoj! FrontlinioFermi okupiĝis eĉ pri termodinamiko kaj statistiko, provante respondi la demandon, kiel funkcias kvantuma gaso, kaj malkovri la sekretojn de energio. Krom tio, Fermi estas memorata tamen ĉefe kiel unu el la plej grandaj sciencaj mensoj partoprenintaj en la kreado de atombomboj dum la dua mondmilito. Lia zorga agado pri la kreo (en 1942) de Chicago Pile-1, t.e. la unua regebla nuklea reaktoro, estis simple revolucia. Tiu eksperimento montris, ke eblas regi nuklean reagon en maniero, kiu povus poste tre utili kiel fundamento por la disvolvo de atombomboj. Tio signifas, ke Fermi donis esencan kontribuon al scienco kaj teknologio, kio fine ebligis konstrui atombombajn aparatojn. Fermi ne nur partoprenis testojn kaj eksperimentojn por demonstri la fizikan eblon estigi atombombojn, sed ankaŭ estis en la frontlinio de tiurilataj teoriaj kalkuloj kaj modeligoj. Lia intelekta kontribuo estis tre grava por povi ĝisfunde kompreni la mekanikon kaj dinamikon de atomaj eksplodoj. Li laboris flanke de aliaj mondfamaj sciencistoj, kiel nelaste Robert Oppenheimer, al kiu oni dediĉis la freŝan mondskale sukcesan kino-verkon, por disvolvi detale la prian teorion kaj konkrete fasoni la bombajn aparatojn. DilemojDirendas ja, ke ankaŭ Fermi, simile al multaj sciencistoj, kiuj laboris kadre de la projekto Manhattan, troviĝis antaŭ moralaj kaj etikaj dilemoj rilate al sia laborado kondukonta al la kreado de atombomboj. La uzo de tiuj detruaj armiloj sur Hiroŝimo kaj Nagasako en 1945 kaŭzis al ili grandajn homajn suferojn, kaj kelkaj sciencistoj, inkluzive de Oppenheimer kaj Fermi, sentis grandan internan pezon, konsiderante la propran rolon en la realigado de tiaj bomboj kaj ilia utiligo por perfortaj celoj. Tiu konflikto inter scienco, milito kaj etiko ja estis neneglektinda parto de lia vivo. Enrico Fermi fakte ludis ŝlosilan rolon en la kreado de atombomboj, kies influo kaj konsekvencoj etendis sin tra la mondon. Li estis centra figuro en la scienca kaj etika debato rilate al atomaj armiloj, kaj lia kontribuo estas gravega por ĉiu, kiu volas kompreni la sciencan kaj historian evoluon de tiu epoko. InspirfontoSpite al ĉio, Enrico Fermi, per sia brila menso, donis al la homaro ian bileton por alfronti fascinan vojaĝon tra la misteroj de subatomaj mondoj, de steloj, de la kosmo, fariĝante ŝlosila figuro ĉefe (sed ne nur) rilate al la kreado de atombomboj. Lia heredaĵo en la moderna fiziko estas senfina inspirfonto por ĉiuj homoj – aparte por junaj legantoj de nia revuo, kiuj povas vere rigardi lin kiel ekzemplon de tio, kion oni povas atingi per pasio kaj senlaca laboro en la fako scienco. Cristina CASELLA
korespondanto de MONATO en Italio
|