![]() PolitikoNOV-KALEDONIOPolitiko frostigas la voĉdonantojn„Ĉu vi volas, ke Nov-Kaledonio akiru plenan suverenecon kaj sendependiĝu?” Ĉi tio estis la demando prezentita la 21an de decembro 2021 al la balotantoj de Nov-Kaledonio, en tria referendumo pri la institucia estonteco de ĉi tiu franca teritorio en Pacifiko. Malgraŭ tio, ke 96,50 % de la voĉdonantoj respondis „ne”, la lojaluloj havis nur modestan triumfon. La separistoj, kiuj deklaris bojkoton kontraŭ ĉi tiu tria referendumo, kontestas ĝian legitimecon. Pli ol 20 jarojn post la interkonsento de Nouméa, kiu devus pace gvidi ĉi tiun teritorion al nova statuso, Nov-Kaledonio denove estas en politika kaj institucia senelirejo. Provizora statusoLa franca teritorio Nov-Kaledonio ĝuas specialan, sed provizoran, statuson, rezultantan de la Interkonsento de Nouméa de 1998. Ĉi tiu interkonsento, subskribita inter la franca ŝtato, la lojaluloj kaj la separistoj, antaŭvidas la translokadon de multaj ŝtataj kompetentoj al la insularo, escepte de suverenaj prerogativoj: defendo, justeco, sekureco ktp. La cetero de la artikolo estas konsultebla en la sekcio por abonantoj. Christian FABOSSOU
korespondanto de MONATO en Francio
|