MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO
Al la versio por poŝtelefonoj

Politiko

NOV-KALEDONIO

Politiko frostigas la voĉdonantojn

„Ĉu vi volas, ke Nov-Kaledonio akiru plenan suverenecon kaj sendependiĝu?” Ĉi tio estis la demando prezentita la 21an de decembro 2021 al la balotantoj de Nov-Kaledonio, en tria referendumo pri la institucia estonteco de ĉi tiu franca teritorio en Pacifiko. Malgraŭ tio, ke 96,50 % de la voĉdonantoj respondis „ne”, la lojaluloj havis nur modestan triumfon. La separistoj, kiuj deklaris bojkoton kontraŭ ĉi tiu tria referendumo, kontestas ĝian legitimecon. Pli ol 20 jarojn post la interkonsento de Nouméa, kiu devus pace gvidi ĉi tiun teritorion al nova statuso, Nov-Kaledonio denove estas en politika kaj institucia senelirejo.

Provizora statuso

La franca teritorio Nov-Kaledonio ĝuas specialan, sed provizoran, statuson, rezultantan de la Interkonsento de Nouméa de 1998. Ĉi tiu interkonsento, subskribita inter la franca ŝtato, la lojaluloj kaj la separistoj, antaŭvidas la translokadon de multaj ŝtataj kompetentoj al la insularo, escepte de suverenaj prerogativoj: defendo, justeco, sekureco ktp.

Vojo al referendumo

En 1988 okazis perfortoj en tiu ĉi regiono pro la sendependiĝopeto. Tial la sendependistoj, la lojaluloj kaj la franca ŝtato donis al si dek jarojn por labori pri la ekonomia, politika, socia kaj kultura disvolviĝo de la insularo antaŭ la organizado de referendumo pri sendependeco en 1998. Sed en 1998 la interkonsento de Nouméa prokrastis ĉi tiun referendumon ĝis inter 2014 kaj 2018, kondiĉe, ke ĝin povu sekvi du aliaj referendumoj okaze de malakcepta rezulto en la unuaj du.

Malkoloniado

La interesoj de la estonteco de ĉi tiu teritorio estas kompleksaj kaj transiras la kadron de simpla procezo de malkoloniado.

Francio ne hastas vidi la sendependigon de la insularo, ĉar Nov-Kaledonio estas, unuflanke, unu el la teritorioj, kiuj havigas al ĝi ĉeeston en ĉi tiu hind-pacifika zono, nova gravitocentro de internaciaj rilatoj kaj streĉitecoj. La strategia graveco de tiu ĉi teritorio por la franca ŝtato kuŝas ankaŭ en tio, ke ĝia subgrundo koncentras preskaŭ kvaronon de la mondaj nikelrezervoj. Ĉinio ne eraras, diskrete subtenante aŭtonomismajn ambiciojn.

Frostigita balotantaro

Parizo povas kalkuli je la fideluloj rilate al la dorna demando malfrostigi la balotantaron de la insularo. Por kompensi la demografian malfortecon de la indiĝenoj, precipe kanakoj, sur sia propra teritorio la interkonsento de Nouméa frostigis la balotantaron ekde 1998. Alivorte, por voĉdoni vi devas esti loĝanto de Nov-Kaledonio inter 1988 kaj 1998 aŭ esti posteulo de gepatro, kiu plenumis tiun kondiĉon. Konsekvenco: pli ol 40 000 loĝantoj estas senigitaj je la voĉdonrajto en ĉiuj lokaj balotoj, eĉ se ili laboras kaj loĝas sur la insularo jam delonge.

La lojaluloj opinias, ke ĉi tiu dispozicio de la interkonsento de Nouméa estas nula pro la jesa voĉdono en la lasta referendumo. Eĉ se la franca ekzekutivo ne estas favora al ĝenerala malfermo de la elektantaro, ĝi deziras trovi interkonsenton kun la separistoj por malfrostigi la balotantaron. „Ni ne alvokos la kaledoniajn balotantojn al la provincaj elektoj kun limigita balotantaro”, diris Gerald Darmanin, la ministro pri internaj aferoj, vizitante la insularon en marto 2023.

Dua ludkarto de Parizo

La politika situacio en Nov-Kaledonio estas des pli nedisigebla, pro tio ke la sendependeca tendaro ne parolas per unu sama voĉo. Iuj timas, ke la sendependeca aventuro faligos ilian vivnivelon, kaj ne serĉas radikalan rompon kun la metropolo. Tie kuŝas la dua ludkarto de Parizo. Francio daŭre liveras grandan parton de la sociaj elspezoj de la insularo. La elspezoj kaj financaj kontribuoj de la franca ŝtato reprezentas unu el la ĉefaj financaj rimedoj de la teritorio, kies ekonomia situacio malboniĝas de jaro al jaro. La metropolo devis doni prunton de 175 milionoj da eŭroj al la insularo en 2022, ĉar pro la troaj ŝuldoj tiu ĉi ne plu havis pruntkapablon en la financaj merkatoj.

Malavareco kritikata

En kontinenta Francio, voĉoj komencas kritiki la malavarecon de la ŝtato, precipe ĉar la ekspluatado de la mineralaj resursoj de la insularo estas, ekde 2000, ekskluziva kompetento de Nov-Kaledonio kaj ne de la franca ŝtato. Sed iuj kredas, ke ĉi tio estas paginda prezo por la ĉeesto en Pacifiko. La granda demando estas do: ĝis kiam ĉi tiu situacio daŭros? Laŭ la franca prezidanto interkonsento povus esti subskribita antaŭ la fino de 2023 inter ĉiuj partioj koncernataj de la institucia estonteco de la insularo. Sed nenio iĝis publika pri la enhavo de ĉi tiu estonta interkonsento.

Christian FABOSSOU
korespondanto de MONATO en Francio

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2023, numero 11, p. 12.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Christian Fabossou el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2023-10-02