SciencoUROLOGIOMisan urinadon implicas vira staradoKvankam urini estas afero tre fundamenta por la homa organismo, kiu koncernas ĉiun el ni plurfoje en ĉiu unuopa tago de nia vivo, ŝajnas, ke viroj ĉiam urinis (kaj daŭre urinas) mise aŭ ĉiuokaze ne optimume. La rezulto? Eĉ diversaj malsanoj. Gerald Collins, brita kirurgo kaj urologo, asertas, ke viroj devas urini sidante, post la rezultoj de enketo plenumita ĉe pli ol 7000 viroj el 13 landoj. Ĝi malkaŝis, ke plej multaj viroj ne urinas sidante (ekzemple, nur unu el kvar aŭstralianoj kutimas sidi dum urinado, dum en Germanio oni atingas 40 elcentojn!). En multaj landoj, inkluzive de tiu de la verkanto (Kubo), oni ĉiam rigardis absolute normala tion, ke virinoj en necesejoj sidas kaj viroj staras. Tamen por viroj tiu pozicio ne estas taŭga kaj sana. Sciencistoj dungitaj de la universitato de Lejdeno, en Nederlando, jam alvenis per pria esplorado al la oficiala konkludo, ke ĝenerale estas pli utile por ĉiu persono (sendepende de ties sekso) urini sidante, ĉar tio helpas al la veziko malpleniĝi pli rapide kaj komplete. La cetero de la artikolo estas konsultebla en la sekcio por abonantoj. Juan Carlos MONTERO MEDINA
korespondanto de MONATO en Kubo
Juan Carlos Montero Medina estas kuba emerita kontisto. Li naskiĝis en 1957 kaj loĝas en Havano.
|