MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO
Al la versio por poŝtelefonoj

Scienco

UROLOGIO

Misan urinadon implicas vira starado

rev rob

Kvankam urini estas afero tre fundamenta por la homa organismo, kiu koncernas ĉiun el ni plurfoje en ĉiu unuopa tago de nia vivo, ŝajnas, ke viroj ĉiam urinis (kaj daŭre urinas) mise aŭ ĉiuokaze ne optimume. La rezulto? Eĉ diversaj malsanoj.

Gerald Collins, brita kirurgo kaj urologo, asertas, ke viroj devas urini sidante, post la rezultoj de enketo plenumita ĉe pli ol 7000 viroj el 13 landoj. Ĝi malkaŝis, ke plej multaj viroj ne urinas sidante (ekzemple, nur unu el kvar aŭstralianoj kutimas sidi dum urinado, dum en Germanio oni atingas 40 elcentojn!). En multaj landoj, inkluzive de tiu de la verkanto (Kubo), oni ĉiam rigardis absolute normala tion, ke virinoj en necesejoj sidas kaj viroj staras. Tamen por viroj tiu pozicio ne estas taŭga kaj sana. Sciencistoj dungitaj de la universitato de Lejdeno, en Nederlando, jam alvenis per pria esplorado al la oficiala konkludo, ke ĝenerale estas pli utile por ĉiu persono (sendepende de ties sekso) urini sidante, ĉar tio helpas al la veziko malpleniĝi pli rapide kaj komplete.

Kiam viroj en necesejo staras, fakte, la muskoloj ĉirkaŭantaj la pelvon kaj la vertebraron emas streĉiĝi: ĉi tio havas konsekvencojn en la cetero de la korpo. Kiam ili sidas, la koncernaj muskoloj ja malstreĉiĝas, kaj tiu korpa pozicio ege favoras la urinan vezikon, tiel ke ĝi malpleniĝas tute, kio evitas estontajn eventualajn problemojn ĉe la urina veziko kaj prostato.

Starado favoras hiperplazion

Post la aĝo de 40 jaroj, oni notu aliflanke, ke ĉe viroj ofte aperas prostata benigna hiperplazio (PBH). Urini sidante helpas preventi aŭ minimume prokrasti tiun ĉi naturan eluziĝon dum la pasado de jaroj. PBH inkluzivas simptomojn kiel: vezikaj kalkulusoj, infektoj ĉe la urina kanalo kaj eĉ ĉe la renoj, ĉiuj ŝuldataj al tio, ke oni starante ne centelcente malplenigas sian vezikon. Kiam viroj sidas, male, la risko esti trafitaj de plurspecaj infektoj rimarkinde malpliiĝas, ne laste ĉar oni ne priŝprucas la necesejan ujon. Se la prostato malstreĉiĝas, la seksa vivo iom pliboniĝas. Nuntempe tamen ankoraŭ estas malmultaj – ĉefe en iuj konservativaj kaj „tradiciemaj” landoj kiel la sud-eŭropaj aŭ la latin-amerikaj – viroj, kiuj konsideras senproblema urinan staradon. En multaj mondpartoj oni forte malakceptas sidan manieron urini, kiu estas rigardata tipa je virinoj, kun enradikiĝintaj ĉi-rilataj antaŭjuĝoj ŝajnantaj malfacile venkeblaj. Necesos tempon por ŝanĝi la tradician pensmanieron pri ĉi tiu temo, kio tamen estas okazinta en nordeŭropaj landoj sen iu ajn domaĝo al la lokula „vireco”.

Tion bone montras la fakto, ke en iuj nord-eŭropaj landoj, ĉe necesejoj jam aperas afiŝoj invitantaj virojn urini sidante. Iuloke cetere, per ruĝa lumilo simila al tiu de voja semaforo, oni eĉ klarlitere malpermesas urini starante. La moroj de socio senĉese ŝanĝiĝas, kaj tio ŝajne ampleksas diversajn kampojn, eĉ la plej intimajn. Verŝajne oni do vidos iom post iom malkreski en la tuta mondo, finfine eĉ en la konservema Kubo, la viran kutimon urini starante anstataŭ sidante. Esploroj montras, ke tio povas iĝi bona kutimo ne nur por la farto de la urina kanalo kaj la sano de la prostato kaj veziko, sed ĝenerale ankaŭ por la higieno de la uzantoj, kiuj finfine povos eble esperi utiligi purajn necesejojn en lokoj kiel lernejoj, flughavenoj, stacioj kaj similaj.

mmju
Juan Carlos MONTERO MEDINA
korespondanto de MONATO en Kubo


Juan Carlos Montero Medina estas kuba emerita kontisto. Li naskiĝis en 1957 kaj loĝas en Havano.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Juan Carlos Montero Medina el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2023-12-09