TurismoMARVETURADOŜipo de HundertwasserLa ŝipo Regentag (pluvtago) staras en Danubo ĉe la urbo Tulln, je 40 km okcidente de Vieno. La ŝipo apartenis al la universala artisto Friedensreich Hundertwasser [frídensrajĥ húndertvasa]. Li laboris ne nur kiel pentristo kaj grafikisto, sed ĉefe kiel arkitekto (vd. MONATOn, 2000/07, p. 12). Liaj lernojaroj pri arkitekturo komenciĝis per marveturado post aĉeto de la transportŝipo San Giuseppe T en 1968 en Palermo (Italio). De 1968 ĝis 1974 li rekonstruigis la ŝipon kaj nomis ĝin Regentag. Hundertwasser loĝis kaj pentris sur ĝi dum dek jaroj. La cetero de la artikolo estas konsultebla en la sekcio por abonantoj. Renate kaj Walter KLAG
korespondantoj de MONATO en Vieno
Renate kaj Walter KLAG naskiĝis en Vieno. Ŝi studis tie la anglan lingvon, ekonomikon kaj geografion. Li studis tie fizikon kaj laboras nun kiel eldonisto kaj numismato. Ambaŭ laboras kiel ĵurnalistoj en Aŭstrio.
|