TurismoMARVETURADOŜipo de HundertwasserLa ŝipo Regentag (pluvtago) staras en Danubo ĉe la urbo Tulln, je 40 km okcidente de Vieno. La ŝipo apartenis al la universala artisto Friedensreich Hundertwasser [frídensrajĥ húndertvasa]. Li laboris ne nur kiel pentristo kaj grafikisto, sed ĉefe kiel arkitekto (vd. MONATOn, 2000/07, p. 12). Liaj lernojaroj pri arkitekturo komenciĝis per marveturado post aĉeto de la transportŝipo San Giuseppe T en 1968 en Palermo (Italio). De 1968 ĝis 1974 li rekonstruigis la ŝipon kaj nomis ĝin Regentag. Hundertwasser loĝis kaj pentris sur ĝi dum dek jaroj. Interesiĝo pri ŝipoj ekde infanaĝoJam kiel infano Hundertwasser interesiĝis pri ŝipoj. En liaj pentraĵoj oni vidas ŝipojn, bovokulojn kaj kamentubojn. Hundertwasser rimarkis, ke pluvo igas la kolorojn en la naturo brilegi. Li amis la pluvon kaj diris, ke pluvtagoj estas labortagoj. Por li pluvtago estas bona tago. Li diris: „Kiam pluvas, mi estas feliĉa”. Post la rekonstruado la ŝipo Regentag el birda perspektivo aspektis kiel longforma luma guto. La aĉetita ŝipo, kiu poste ricevis la nomon Regentag, estis sicilia-tunizia ligna motorŝipo por transportado de salo. Oni konstruis ĝin en la jaro 1910. Ĝia longeco estis 11,9 m, larĝeco 3,85 m, mergiĝo 1,17 m kaj volumeno 12,39 toneloj. Ekde 1968 la ŝipo estis rekonstruata dum sep jaroj, kiuj estis por Hundertwasser unuaj praktikaj arkitekturaj lernojaroj. Ĉe li estis similaj problemoj kaj diskutoj kiel dum la posta domkonstruado. Regentag ŝajne estis la unua realigita arkitektura projekto de Hundertwasser. La artisto plilongigis la ŝipon de 11,9 m al 16,6 m, plivastigis la karenon al 4,5 m de larĝeco kaj al 4,65 m de alteco. Li starigis du mastojn, nove restrukturis la pruon kaj pobon kaj figurigis la supraĵon kreive kaj nesimetrie. Veturo al Nov-ZelandoPor elprovi la martaŭgecon de la ŝipo Hundertwasser entreprenis rondveturon en Mediteraneo. Post la sukcesa testo Regentag veturis senprobleme dum 18 monatoj de 1975 ĝis 1976 sub la estrado de kapitano Horst Wächter de Venecio tra Malto, Ĝibraltaro, Karibio, Panamo, Galapagoj kaj Tahitio al Nov-Zelando. Dum tiuj marveturoj ankaŭ Hundertwasser estis kapitano surŝipe. Li ricevis licencon de ŝipestro nur kelkajn monatojn post la aĉeto de Regentag en Palermo. En 1995 la ŝipo dronis. Post la savo oni renovigis ĝin de 1999 ĝis 2000 en Opua ĉe Bay of Islands en la nordo de Nov-Zelando. Ĝi ricevis kovraĵon el cemento. Krome la linio, kie la akva surfaco tuŝas la ŝipon, estis tegita per kaheloj. La 19an de februaro 2000 Hundertwasser mortis kaj estis enterigita en sia propra terposedaĵo en Nov-Zelando. Li eterne ripozas en sia „Ĝardeno de la Feliĉaj Mortintoj” sub tulip-arbo en Kaurinui. Post lia morto oni transportis Regentag en kontenera ŝipo de Nov-Zelando al Hamburgo kaj poste per kamiono al Tulln en Aŭstrio. Tie la ŝipo estis eksponata en 2004 kadre de la ekspozicio „Hundertwasser: Arto, homo, naturo” en la iama minoritana monaĥejo. En 2015 ĝi fariĝis oficiale protektata monumento. La ŝipo Regentag simbolas gravan parton de la vivo de Hundertwasser. Dum dek jaroj li loĝis kaj pentris sur ĝi. La ŝipo estis lia hejmo kaj ĉefa sidejo. Krome ĝi estas rimarkinda naŭtika verko de la artisto, kiu aktivis en multaj kampoj. Renate kaj Walter KLAG
korespondantoj de MONATO en Vieno
Renate kaj Walter KLAG naskiĝis en Vieno. Ŝi studis tie la anglan lingvon, ekonomikon kaj geografion. Li studis tie fizikon kaj laboras nun kiel eldonisto kaj numismato. Ambaŭ laboras kiel ĵurnalistoj en Aŭstrio.
|