MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO
Al la versio por poŝtelefonoj

Scienco

ITALIO/KIPRO

Pristudi la planedon Merkuro sur kipraj montoj

Ĉu eta insulo en Mediteraneo kiel privilegia laboratorio por pristudi la planedon Merkuro? Jen la rezulto de lastatempa, unuavide nekredebla malkovro, kiu malkaŝas, ke promeni sur iuj rokoj sur altaj montoj de la insulo Kipro signifas promeni sur iama oceana fundo. Temas pri rokoj kun unikaj trajtoj sur Tero, treege similaj al tiuj ĉeestaj nuntempe sur la surfaco de Merkuro, la planedo plej proksima al Suno.

La insulo Kipro, kiel probable nekonate, estis origine ero de oceana krusto, kiu estis puŝata al la surfaco antaŭ pluraj milionoj da jaroj. Nicola Mari [nikola mari], juna itala esploristo pri planeda geologio kaj vulkanologio ĉe la Universitato de Pavio, kune kun aro da kolegoj de NASA/Johnson Space Center kaj de la Muzeo pri planedaj sciencoj en Prato (centra Italio), analizis kelkajn specimenojn de lafoj prenitaj el Kipro. La rezulto? La lafoj, kiujn oni kolektis sur la malgranda insulo, kie laŭ mito eĉ naskiĝis la diino Afrodito, ege similas al iuj rokoj sur Merkuro, tiuj kun plej multa magnezia enhavo. Ĉi tiuj ŝtonoj havigis al la fakuloj altvaloran trezoron por kompreni la manieron, kiel Merkuro evoluis. La datumoj devos esti integritaj kaj komparitaj kun tiuj, kiuj kolektiĝos kadre de la misio BepiColombo, kiu alvenos al tiu planedo de la sunsistemo en la venontaj jaroj.

La cetero de la artikolo estas konsultebla en la sekcio por abonantoj.

Roberto PIGRO
redaktoro de la rubriko „Scienco” el Italio, loĝanta en Kipro

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Roberto Pigro el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2023-09-28