MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO
Al la versio por poŝtelefonoj

Scienco

ITALIO/KIPRO

Pristudi la planedon Merkuro sur kipraj montoj

Ĉu eta insulo en Mediteraneo kiel privilegia laboratorio por pristudi la planedon Merkuro? Jen la rezulto de lastatempa, unuavide nekredebla malkovro, kiu malkaŝas, ke promeni sur iuj rokoj sur altaj montoj de la insulo Kipro signifas promeni sur iama oceana fundo. Temas pri rokoj kun unikaj trajtoj sur Tero, treege similaj al tiuj ĉeestaj nuntempe sur la surfaco de Merkuro, la planedo plej proksima al Suno.

La insulo Kipro, kiel probable nekonate, estis origine ero de oceana krusto, kiu estis puŝata al la surfaco antaŭ pluraj milionoj da jaroj. Nicola Mari [nikola mari], juna itala esploristo pri planeda geologio kaj vulkanologio ĉe la Universitato de Pavio, kune kun aro da kolegoj de NASA/Johnson Space Center kaj de la Muzeo pri Planedaj Sciencoj en Prato (centra Italio), analizis kelkajn specimenojn de lafoj prenitaj el Kipro. La rezulto? La lafoj, kiujn oni kolektis sur la malgranda insulo, kie laŭ mito eĉ naskiĝis la diino Afrodito, ege similas al iuj rokoj sur Merkuro, tiuj kun plej multa magnezia enhavo. Ĉi tiuj ŝtonoj havigis al la fakuloj altvaloran trezoron por kompreni la manieron, kiel Merkuro evoluis. La datumoj devos esti integritaj kaj komparitaj kun tiuj, kiuj kolektiĝos kadre de la misio BepiColombo, kiu alvenos al tiu planedo de la sunsistemo en la venontaj jaroj.

Lafo

Temas pri unu el la plej ambiciaj interplanedaj esplormisioj iam ajn planitaj kaj entreprenitaj de Eŭropa Kosma Agentejo (ESA). La esplorado de Merkuro estas grava por difini kaj validigi la modelojn pri formiĝo kaj evoluo de la tuta sunsistemo kaj por kompreni la lim-kondiĉojn, kiuj favoras la estiĝon de vivo sur nia kaj aliaj planedoj. Ĝenerale, danke al la malkovro de similaj ŝtonoj sur Tero, tiamaniere eblos pli bone kompreni, kiuj procezoj okazas sur Merkuro aŭ aliaj planedoj. En nia mondo ekzistas efektive pluraj medioj, kiuj estas iel similaj al eksterteraj medioj. Tiu simileco povas esti de du ĉefaj specoj: morfologia simileco, kiam aparta medio reflektas la aliplanedan el la pejzaĝa vidpunkto; aŭ geokemia simileco, kiam la rokoj en aparta ter-loko estas kemie similaj al tiuj de alia planedo. La esplorcelo de la internacia teamo en la lastaj jaroj koncentriĝis je la serĉado de eblaj geokemiaj analogioj inter Tero kaj aliaj planedoj. Precipe, la esplorado okupiĝis pri la lafoj de la planedo Merkuro, kien la misio BepiColombo alvenos en 2025. Neniam antaŭe okazis studo celanta priesplori eblan kemian analogion inter la tera kaj la merkura surfacoj. Antaŭ nelonge oni finfine trovis fragmenton de lafo en Kipro, kiu notinde kaj sensacie estas pleje simila al la lafoj ekzistantaj sur tiu malgranda planedo proksima al Suno.

Promeno sur Merkuro

Dum unu jaro, antaŭ ol komenci la koncernan esploron en Kipro, Mari analizis kelkajn meteoritojn (nomatajn „aŭbritoj”) konsideratajn similaj al Merkuro. „El ilia kemia konsisto ni ekhavis ideon, kion serĉi sur nia planedo kaj kie serĉi ĝin. Ni komprenis, ke kelkaj specifaj lokoj sur montoj de la insulo Kipro povus enhavi lafrokojn, precize kiajn ni serĉas. Ilia nomo estas boninitoj, kaj ili estas specialaj lafaj rokoj, kiuj estiĝas en oceanaj profundoj. Se diri simple, Kipro estas fragmento de antikva oceana krusto, kiun, dum milionoj da jaroj, la krustaj fortoj de Tero puŝis al la surfaco. Kipro, kiel ni pli-malpli scias hodiaŭ, formiĝis en Tetiso (antikva oceano, kiu ne plu ekzistas) antaŭ ĉirkaŭ 90 milionoj da jaroj,” diris Mari. Do oni ja planu vojaĝon al Kipro: piediri tie, specife sur la montaro Tróodos, ja egalas al promenado sur praaj marfundoj – kaj iamaniere eĉ al sorĉa (kaj malmultekosta) ekskurso sen kosmoŝipo sur malproksima sunsistemplanedo.

pigr
Roberto PIGRO
redaktoro de la rubriko „Scienco” el Italio, loĝanta en Kipro

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2023, numero 11, p. 19.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Roberto Pigro el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2023-10-02