MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO
Al la versio por poŝtelefonoj

Politiko

ISRAELO

Perforto hantas la araban komunumon

Tiu ĉi artikolo estis verkita antaŭ la nuna milito en Israelo kaj Gazao.

Ekde la komenco de la jaro 2023 pli ol 188 arabaj civitanoj de Israelo estas murditaj de aliaj arabaj civitanoj. Se la nombro kreskos je la sama rapideco, ĉi-jare estos pli ol 200 arabaj murditoj en la lando, inter 2,03 milionoj da homoj (t.e. 21,1 % de la israela socio) laŭ la israela centra oficejo pri statistikoj.

La nombro de murdoj kreskas jam de kelkaj jaroj kun la escepto de 2022: en la antaŭa jaro estis 116 murditoj en la araba socio, 128 en 2021, 114 en 2020, 93 en 2019, 79 en 2018, kaj 72 en 2017. Preskaŭ ĉiutage la israela gazetaro ricevas mesaĝojn pri vunditoj en arabaj vilaĝoj aŭ urboj; kelkfoje okazas multhoma batado aŭ pafado kontraŭ domoj kaj kontraŭ homoj surstrate.

La cetero de la artikolo estas konsultebla en la sekcio por abonantoj.

Nican CVI KOHEN
Israelo


Nican CVI KOHEN estas israela ĵurnalisto de la novaĵretejo Davar, de la israela ĝenerala laborista sindikato, edukisto kaj sociala aktivulo.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Nican Cvi Kohen el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2023-12-09