MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO
Al la versio por poŝtelefonoj

Politiko

ISRAELO

Perforto hantas la araban komunumon

En 2023 pli ol 211 arabajn civitanojn de Israelo murdis aliaj arabaj civitanoj. Tio okazas en lando, kie loĝas 2,03 milionoj da araboj (t.e. 21,1 % de la israela socio) laŭ la israela centra oficejo pri statistiko.

La nombro de murdoj kreskas jam de kelkaj jaroj kun la escepto de 2022: en la antaŭa jaro estis 116 murditoj en la araba socio, 128 en 2021, 114 en 2020, 93 en 2019, 79 en 2018, kaj 72 en 2017. Preskaŭ ĉiutage la israela gazetaro ricevas mesaĝojn pri vunditoj en arabaj vilaĝoj aŭ urboj; kelkfoje okazas multhoma batado aŭ pafado kontraŭ domoj kaj kontraŭ homoj surstrate.

Krimorganizaĵoj plifortiĝis

La ĉefa kialo de tiu ĉi plimultiĝo de perforto inter la israela-araba komunumo estas plifortiĝo de la krimorganizaĵoj tie. Tio okazis pro la agado de la israela polico kaj la jursistemo kontraŭ kelkaj el la pli grandaj judaj krimfamilioj en la lasta jardeko. En la vakuigitan spacon eniris arabaj krimfamilioj, inter kiuj hodiaŭ la plej grandaj kaj fortaj estas Al Ĥariri, Abu Latif, Arar, Karaĝah, Ĝaruŝi, Abu Al Kijan kaj Al Arajeŝ. Ili pruntedonas monon en la nigra merkato, vendas malpermesitajn pafilojn kaj drogojn, postulas protektmonon, rabadas ktp.

Malriĉeco en la araba komunumo

53 elcentoj el la arabaj familioj en Israelo estas malriĉaj, 39 elcentoj de la arabaj junuloj (18–25 jaraĝa) nek laboras nek studas, kontraŭ 13 elcentoj en la juda komunumo, kies junuloj plejparte servas en la armeo (18–21-jaraĝaj). Tia situacio igas la arabajn junulojn facilaj celoj de rekrutigado al la krimorganizaĵoj. Malriĉeco en la araba komunumo ne permesas al multaj araboj ricevi bankkrediton; pro tio, mankas monfluo al arabaj familioj kaj firmaoj. Tio igas, ke oni serĉas la necesan monon kaj en la nigra merkato kaj ĉe la krimorganizaĵoj.

Malfido al polico

La rilato inter la araba komunumo kaj la israela polico ĉiam estis kompleksa. La plej brula punkto estis manifestacioj de la arabaj civitanoj de Israelo en oktobro de la jaro 2000, dum la dua Intifado (Palestinaj tumultoj). Tiam, la manifestaciantoj ĵetis ŝtonojn kontraŭ la israela polico, kiu reagis per pafado, tiel mortigante 12 arab-israelajn civitanojn kaj unu palestinanon (tiam mortis ankaŭ unu judo pro iu ĵetita ŝtono). Aliaj konfliktoj kun la polico okazis, kiam oni detruis ne-permesitajn konstruaĵojn en la arabaj vilaĝoj, ĉar kutime la israela registaro ne donas tiajn permesilojn al arabaj civitanoj. La malfido inter la araboj kaj la polico malhelpas trakti kun la krimorganizaĵoj, kaj ĉefe kolekti malpermesitajn pafilojn, kiuj tre oftas en la vilaĝoj arabaj.

Investoj por la araboj

En decembro 2015 la tiama registaro, kies ĉefministro estis Netanjahu, decidis pri kvinjara plano por ekonomie plifortigi la araban komunumon, per investoj de 15 miliardoj da ŝekeloj. Tial, en la lastan kaj tre diversan registaron de Bennet kaj Lapid eniris unuafoje en la historio de Israelo la araba (islama) partio Raam. Raam volis trakti la problemojn de la araba komunumo, kaj ĉefe la problemon pri perforto. Tiu registaro daŭrigis la investojn en la arab-israela ekonomio kaj faris dekjaran planon pri batalado kontraŭ la krimorganizaĵoj. La plano enhavis, inter aliaj aferoj, la konstruadon de novaj policaj centroj en la arabaj vilaĝoj, la rekrutigadon de araboj en la policon kaj plibonigon de la kunlaboro inter la polico kaj la arabaj urbestraroj.

Forigo de investoj

Tamen, la nova dekstrema registaro de Netanjahu substituis kaj haltigis multajn el tiuj planoj, ĉesigante la investojn en la araba komunumo kaj la planojn kontraŭ la krimorganizaĵoj. Netanjahu nomumis ministro pri interna sekureco la dekstreman politikiston Itamar Ben Gvir, kiu estas konata pro sia rasismo kaj iam estis kondamnita pro subteno de la juda teror-organizaĵo Kaĥ. Ŝajnas, ke tiu Ben Gvir ne vere zorgas pri la senbrida perforto en la araba komunumo: post sia enoficiĝo li ŝanĝis la nomon de la gvidata organo al „ministerio pri nacia sekureco”.

cvik
Nican CVI KOHEN
Israelo


Nican CVI KOHEN estas israela ĵurnalisto de la novaĵretejo Davar, de la israela ĝenerala laborista sindikato, edukisto kaj sociala aktivulo.

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de MONATO en la jarkolekto 2024, numero 02, p. 10.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Nican Cvi Kohen el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2024-01-05