MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO
Al la versio por poŝtelefonoj

Politiko

INTERNACIAJ RILATOJ

Pollando kaj Koreio pliamikiĝas per armiloj

En julio 2022 la pola ministerio pri defendado interkonsentis kun Korea Respubliko grandskale enkonduki koreajn armilojn en sian landon. La listo inkludas 980 tankojn (K2), 670 mempropulsajn kanonojn (K9), 48 malpezajn ĉasaviadilojn (FA-50) kaj 300 multoblajn raketo-lanĉilojn (K239). La elspezata sumo en la jaroj 2022-2023 superos 28 miliardojn da eŭroj.

Enkonduko de armiloj

La pola ministro pri defendado Mariusz Błaszczak diris, ke ĝi estas la plej ampleksa kaj grava el la lastatempaj kontraktoj pri armiloj, emfazante, ke Pollando bezonas armi sin senprokraste. Pollando provizis Ukrainion per granda nombro da tankoj kaj mempropulsa artilerio, kaj rezulte formiĝis vakuo en ĝia loĝistiko, ĉar Usono kaj NATO ne kapablis rapide plenigi la breĉon.

La cetero de la artikolo estas konsultebla en la sekcio por abonantoj.

CHO Sung Ho
korespondanto de MONATO en Koreio


CHO Sung Ho estas emerita profesoro pri biologio kaj aktivis en la movado kiel ĉefredaktoro de La Espero el Koreio kaj kiel vicprezidanto de Korea Esperanto-Asocio.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Cho Sung Ho el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2023-09-24