PolitikoINTERNACIAJ RILATOJPollando kaj Koreio pliamikiĝas per armilojEn julio 2022 la pola ministerio pri defendado interkonsentis kun Korea Respubliko grandskale enkonduki koreajn armilojn en sian landon. La listo inkludas 980 tankojn (K2), 670 mempropulsajn kanonojn (K9), 48 malpezajn ĉasaviadilojn (FA-50) kaj 300 multoblajn raketo-lanĉilojn (K239). La elspezata sumo en la jaroj 2022-2023 superos 28 miliardojn da eŭroj. Enkonduko de armilojLa pola ministro pri defendado Mariusz Błaszczak diris, ke ĝi estas la plej ampleksa kaj grava el la lastatempaj kontraktoj pri armiloj, emfazante, ke Pollando bezonas armi sin senprokraste. Pollando provizis Ukrainion per granda nombro da tankoj kaj mempropulsa artilerio, kaj rezulte formiĝis vakuo en ĝia loĝistiko, ĉar Usono kaj NATO ne kapablis rapide plenigi la breĉon. Por Koreio la transakcio markas la unuan eksporton de tankoj al iu ajn lando kaj de malpezaj ĉasaviadiloj al Eŭropo. Fakte la plimulto de la armiloj enkondukotaj produktiĝos en Pollando. El la 980 K2-tankoj, 180 estos liveritaj el Koreio, dum la ceteraj produktiĝos enlande ekde 2026. La pola modelo nomata K2PL ekipiĝos per plibonigitaj aparatoj. Simile plimulto de la mempropulsaj kanonoj produktiĝos enlande. Varsovio tiel volas esti kapabla provizi aliajn landojn de NATO per armiloj enlande produktitaj. Koreio deziras partopreni ankaŭ la projekton Orka, per kiu Pollando planas havigi al sia mararmeo kelkajn submarŝipojn, kiuj anstataŭos ĝian ununuran. Militfakuloj rigardas la korean modelon KSS-III plej alloga kandidato. La pola prezidento Andrzej Duda mem vizitis la ekspozician halon de ĝia produktanto Hanwha kaj montris sian intereson pri MSPO 1 2023. Plifortigi partnereconLa enkonduko de koreaj armiloj en Pollandon ne estas tute abrupta okazaĵo por ambaŭ landoj. Jam en 2013 Pollando, kiel unua inter la mez- kaj orient-eŭropaj regnoj, establis strategian partnerecon kun Koreio, el kio sekvis rapida disvolvo de kunlaborado inter la du landoj. Koreio fariĝis unu el la ŝlosilaj investantoj en Pollando, kaj la duflanka komerco en 2022 atingis pli ol 8 miliardojn da eŭroj. Dekoj da koreaj industriaj aŭ komercaj kompanioj funkcias diversloke tra Pollando. En julio 2023 la korea prezidento Yoon Seok-yeol vizitis Varsovion, ĉeestinte la NATO-pintkunvenon 2 en Litovio, kaj kun la prezidento Duda rekonfirmis la valoron de esenca partnereco inter la du landoj. Dum lia vizito 33 novaj intencdeklaroj estis subskribitaj en kampoj kiel baterioj, robotoj, aviadiloj, atomcentraloj kaj interŝanĝo de homforto. La tagordo enhavis ankaŭ diskuton pri la postmilita Ukrainio tial, ke antaŭvideble Varsovio rolos kiel la poluso de ĝiaj rekonstruaj projektoj. Efektive la itinero de la prezidento Yoon inkludis sekretan viziton al Kijivo kaj pintkunvenon kun la ukraina prezidento Volodimir Zelenskij, kiu petis partoprenon de Koreio en la rekonstruado de sia lando. Kulturaj interŝanĝojLa alproksimiĝo de la du geografie malproksimaj landoj ne limiĝas al la industriaj kaj militaj kampoj. En 2010 stariĝis korea kulturcentro en Varsovio, kaj en 2024 Pollando malfermos la sian en Seulo, kio stimulos viglajn kulturajn interŝanĝojn. La plej grava kultura evento, en kiu kunplektiĝis ambaŭ landoj, sendube estis la prestiĝa pianokonkurso Chopin 2015. La korea virtuozo Cho Seong-jin laŭreatiĝis per la unua premio, kaj multaj gejunuloj ekinteresiĝis pri la lando de Chopin. Alia grava, freŝdata evento estis la K-popa 3 festivalo, kiu altiris al la stadiono PGE Narodowy en Varsovio pli ol 50 000 fanatikulojn el Pollando kaj najbaraj landoj. Ĝi estis premiera grandskala K-popa koncerto en orienta Eŭropo. 1. MSPO estas internacia defendindustria ekspozicio okazigata ĉiujare en Pollando. Koreio partoprenis kiel la gvida lando en 2023.2. Koreio duafoje partoprenis la pintkunvenon de NATO kiel unu el ĝiaj partneroj (AP4). Aliaj partneraj landoj estas Japanio, Aŭstralio kaj Nov-Zelando.3. K-popo estas furora korea popmuziko.
CHO Sung Ho
korespondanto de MONATO en Koreio
CHO Sung Ho estas emerita profesoro pri biologio kaj aktivis en la movado kiel ĉefredaktoro de La Espero el Koreio kaj kiel vicprezidanto de Korea Esperanto-Asocio.
|