LeterojManlingvoSame kiel la artikolo (MONATO 2023/08-09, p. 20) mem, interesis min la polemiko pri la termino, ĉu „signolingvo” aŭ „gestolingvo”. Mi eksciis per la gugla tradukilo, ke en la ĉefaj eŭropaj lingvoj ĝi estas nomata „signolingvo”: sign language (angle), langage des signes (france), Zeichensprache aŭ Gebärdensprache (germane), linguaggio dei segni (itale), lenguaje de señas (hispane) kaj язык знаков (ruse). Se konsideri la universalecon de la internacia lingvo, „signolingvo” do estu adoptita prefere al „gestolingvo”. Fakte en PIV troviĝas ambaŭ formoj kun la supreskribita litero M, kiu indikas MONATO-n. Menciante mian konsenton kun la opinio de la aŭtorino, mi aldonu, ke ĝi estas „manlingvo” en la korea kaj japana lingvoj. CHO Sung Ho
Koreio
|