Moderna vivoJAPANIOSurdula lernejo sen signolingvoEn tempo de tutmondiĝo la lingva problemo gravas pli kaj pli diversloke tra la mondo. Sed eĉ ene de „unulingva nacio” povas okazi lingvaj problemoj, kiuj ne estas facile konstateblaj. La situacio de surduloj estas unu el tiaj aferoj. Por multaj surduloj signolingvo1 estas la gepatra lingvo. La gramatiko de la japana signolingvo (JSL) estas tute malsimila al la japana. Same kiel aliaj lingvaj kaj kulturaj minoritatoj, aŭdhandikapaj lernantoj ne povas plene kleriĝi en la japana, ne nur pro siaj aŭdproblemoj, sed ankaŭ pro nesufiĉa scipovo pri la japana, lingvo por malsurduloj. Hodiaŭ kleriĝo en la gepatra lingvo estas rekonata kiel unu el la homaj rajtoj. La problemoNun problemo endanĝerigas la homajn rajtojn de surduloj. Lernantoj de la surdula lernejo en Sapporo sinsekve procesis kontraŭ sia lernejo pro tio, ke ili ne povas ricevi de la lernejo instruadon per JSL. En la lernejo dum longa tempo la lernantoj povis havi „dulingvan instruadon”, nome signo- kaj parol-lingve. Tamen en la lastaj jaroj sinsekve emeritiĝis veteranaj instruistoj, kiuj scipovas JSL. Ili antaŭenigis dulingvan instruadon, sed nun la estraranoj de la lernejo havas nenian emon kompletigi la teamon per instruistoj scipovantaj JSL, do ne plu okazos kursoj gvidataj en signolingvo. Kiam oni antaŭvidis la problemon, lernantoj kaj gepatroj plurfoje petis la lernejestron dungi instruistojn kapablajn instrui en JSL, havigi al instruistoj okazon lerni la signolingvon, utiligi volontulojn scipovantajn la signolingvon ktp. Emeritaj instruistoj mem proponis sin pretaj volontule instrui signolingvon al la restantaj instruistoj. Malgraŭ tiuj postuloj kaj proponoj la lernejestro kaj la eduka komisiono de la loka registaro traktis la aferon tute neserioze. Ili sen klarigoj rifuzis tiajn postulojn kaj daŭre evitas la diskuton. Nun la lernejestro malpermesas al la emeritaj instruistoj, kiuj proponis sin volontuloj, eĉ eniri la lernejon. ProtestojEn junio 2022 9-jaraĝa lernanto procesis kontraŭ la lernejo. En januaro 2023 sekvis la dua proceso nome de 12-jaraĝa lernantino. Ŝi diras, ke ŝi suferas pro la nekapablo komunikiĝi kaj kompreni instruistojn, kaj pro tio ŝi komencis malĉeesti la lecionojn. Ŝia patrino diris: „Ni deziras, ke la lernejo pretigu la lerno-kondiĉojn, por ke ĉiu lernanto povu lerni en sia taŭga maniero.” Geknaboj kaj iliaj familioj protestas pri tio, ke la sinteno de la estraro de la lernejo atencas la rajton de la lernantoj kleriĝi per sia gepatra lingvo. Subtenaj kampanjojLa okazaĵoj tuj elvokis grandan reagon ne nur de homoj rilataj al la lernejo, sed ankaŭ de surduloj kaj subtenantoj de iliaj rajtoj en la tuta lando. En marto 2022 grupo da protestantoj lanĉis kampanjon, kiu kolektis pli ol 22 000 subskribojn en unu jaro. Laŭ la enketo farita de plendantoj en 2022, 23 el 56 lernantoj (44 %) volas klerigadon en JSL. Aliflanke inter 44 instruistoj estas nur kvarono da signolingvanoj inkluzive de 5 surdaj instruistoj. La ceteraj 33 ne scipovas JSL kaj instruas japanlingve. Historia fonoLa problemo en la surdula lernejo en Sapporo elvokas ĉe surduloj memoron pri pasinta sufero: pro asimilisma subpremado ili ne havis la permeson uzi signolingvon dum longa tempo. JSL estis inventita en la fino de la 19a jarcento, kiam la unua surdula instruado en Japanio komenciĝis. Pere de praa JSL surduloj kaj nehandikapaj instruistoj povis komunikiĝi unu kun la alia. Tamen pro la tajdo de „voĉparolismo” 2 tuj malaperis la instruado de la signolingvo. En 1933 la registaro akceptis voĉparolismon kiel bazon de surdula klerigado kaj malpermesis uzi signolingvon en surdulaj lernejoj. Kiam lernantoj uzis signolingvon, instruistoj severe punis ilin. Por ŝanĝi la situacion, kiu subpremis surdulojn, la movado de surduloj komenciĝis en la 1960aj jaroj. Ekzemple, ili realigis publikan signolingvan interpret-sistemon en 1970 kaj establis en municipoj preskribon, kiu difinas signolingvon aŭtentika lingvo ekde 2012. Finfine en 2009 la registaro oficiale agnoskis signolingvon kiel manieron de komunikado en instruado. Danke al la movado surduloj gajnis siajn rajtojn, kvankam ne tuj. Nu, la batalo de lernantoj ĵus komenciĝis. Ĉu la afero de la surdula lernejo en Sapporo montras al ni regreson de la movado? Por vere havi egalecan socion nepras klopodoj fare de ne nur handikapuloj, sed ankaŭ de nehandikapuloj. 1. MONATO kutimas uzi la vorton „gestolingvo”. Tamen la aŭtorino insistis pri la vorto „signolingvo” per la jena klarigo: Surduloj argumentas, ke signolingvo ne estas aro da gestoj. Laŭ ili signolingvo estas natura lingvo, havanta gramatikan sistemon, dum gestoj ne havas tian sistemon.2. Kapabligi surdulojn voĉe paroli per trejnado same kiel nehandikapuloj.
HATACHI Toshiko
Japanio
HATACHI Toshiko estas japana sociala laboristo kaj licencita publika psikologo. Ekde 2015 ŝi estas direktoro de neprofitcela organizaĵo por senhejmaj virinoj kaj infanoj.
|