![]() HobioMONEROJSukcesa aŭkcio de stelojLa aŭkcio de stelo-moneroj en la aŭkciejo Dorotheum en Vieno estis sukcesa. Vendiĝis du serioj de 1 + 5 + 10 + 50 steloj (arĝento) kaj 100 steloj (arĝento) kontraŭ 268 respektive 390 eŭroj (kun aldonitaj 22 % de imposto). Dufoje en la jaro okazas granda aŭkcio de moneroj en la salono Kielmansegg de Dorotheum, samtempe ankaŭ rete kaj telefone. Tiucele aperas 200-paĝa katalogo, kiu priskribas proksimume 2000 monerojn, monbiletojn kaj numismatan literaturon. Sendepende de tio okazas ankaŭ ekskluzive retaj moner-aŭkcioj kaj simpla rekta vendado sen aŭkcio. La cetero de la artikolo estas konsultebla en la sekcio por abonantoj. Renate kaj Walter KLAG
korespondantoj de MONATO en Vieno
|