HobioMONEROJSukcesa aŭkcio de stelojLa aŭkcio de stelo-moneroj en la aŭkciejo Dorotheum en Vieno estis sukcesa. Vendiĝis du serioj de 1 + 5 + 10 + 50 steloj (arĝento) kaj 100 steloj (arĝento) kontraŭ 268 respektive 390 eŭroj (kun aldonitaj 22 % de imposto). Dufoje en la jaro okazas granda aŭkcio de moneroj en la salono Kielmansegg de Dorotheum, samtempe ankaŭ rete kaj telefone. Tiucele aperas 200-paĝa katalogo, kiu priskribas proksimume 2000 monerojn, monbiletojn kaj numismatan literaturon. Sendepende de tio okazas ankaŭ ekskluzive retaj moner-aŭkcioj kaj simpla rekta vendado sen aŭkcio. Ekde 2017 en la aŭkciejo dufoje en la jaro oni vendas ankaŭ esperantajn stelo-monerojn. La nominala valoro estas de 1 ĝis 100 steloj. Dorotheum en Vieno estas unu el la plej renomaj, plej grandaj kaj plej malnovaj aŭkciejoj en la mondo. Hodiaŭ ĝi havas filiojn en pluraj urboj de germanlingvaj kaj aliaj landoj.
Renate kaj Walter KLAG
korespondantoj de MONATO en Vieno
|