Al la versio por poŝtelefonoj
MONATO
Serĉi en MONATO

Leteroj

Pli-malpli

Mi reagas al la interesa artikolo de sinjoro Omodei-Zorini: Novtipaj veturiloj plibonigos vivkvaliton kaj medion (MONATO 2023/07, p. 18 (2023/013351.php)). Ĝojigis min legi pri funikularoj kaj aeroŝipoj kaj scienca, ankaŭ socioscienca, evoluo. La artikolo mencias, ke ĉi-tempe okazas damaĝado, almenaŭ tiu kaŭzata de „la ĉiam kreskanta uzo de malaltkostaj aviadaj kompanioj, kiuj adoptas tian sistemon” kaj ke „transportado estu pli efika kaj malpli poluanta”. Jes: Komenco estiĝus ekde kiam la suma poluado kaŭzata de ĉiuj kompanioj malpliiĝas – aŭ treege kaj daŭre aŭ progresante. Tio verŝajne helpus malrapidigi la kreskon de la klimata damaĝo kaj estus unua efektiva progreso. Do, plej dezirinde estus legi hodiaŭ: „Laŭtempaj Flugvojaĝoj faris neatenditan kontribuon. Ĝi postulis, ke ĉiu eŭropa aviada kompanio estu leĝe devigata ĉiujare kaŭzi almenaŭ unu (!) elcenton malpli da poluado ol dum la pasinta jaro. La salutindaj sciencaj evoluoj ebligis al la kompanioj fari tiun progreson eĉ pliigante la transportadon.” Ĉu ne?

Peter SCHUNDA
Germanio

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Peter Schunda el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2023-12-09