MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO
Al la versio por poŝtelefonoj

Scienco

AKTUALE

Novtipaj veturiloj plibonigos vivkvaliton kaj medion

Sciencaj esploroj pri veturiloj ludas tre gravan rolon por la evoluo kaj la plibonigo de transportado. La konstruado de novecaj transportiloj, kiel ekzemple hibridaj kaj elektraj aŭtoj, klare dependas de la progreso en la teorioj de fiziko kaj inĝenierado. Ankaŭ la evoluo de kibernetiko kaj informadiko rimarkinde influas la realigon kaj la funkciigon de novecaj transportiloj, kiaj ekzemple aŭtomatigitaj veturiloj kaj flugrobotoj (droneoj).

Vojaĝa sekureco

Eble la plej grava celo kaj prioritato de transportoscienco estas redukti ĝis minimumo la risk-nivelon de vojaĝado. Ties taksado povas dependi de multaj faktoroj, inkluzive de regiono, vetero, kulturo kaj uzant-konduto, do la transportoscienco ne nur prias la kreadon de novaj veturiloj: ĝi fakte planas kaj organizas la transportadon mem. Studoj en la fakoj de ekonomio kaj sociologio povas helpi kompreni la necesojn kaj preferojn de personoj, planante tiamaniere kiel eble plej efikajn kaj sekurajn transportosistemojn, kapablajn plenumi la bezonojn de la hodiaŭa socio.

Nuntempe artefarita intelekto (AI) povas helpi plibonigi la konduton de uzantoj, ĉar modernaj sistemoj kapablas helpi ilin notinde eviti danĝerajn agojn. Praktikajn aplikadojn de AI ĉe sistemoj kiel droneoj aŭ aŭtomatigitaj veturiloj limigas nur homa imagpovo.

Unu sola piloto

La aŭtoro ja kredas, ke la utiligo de forte aŭtomatigitaj sistemoj ne nepre estas malavantaĝa. La granda profito, kiun eble oni povos akiri rilate al sekureco, ĝenerale temas pri la eblo doni al tiuj, kiuj estas respondecaj pri la sistemo, multan liberecon por prizorgi gravajn aspektojn, precipe ĉar ili ne devos konstante mastrumi maŝinojn kaj procedojn, kiuj normale estas plenumataj per komputiloj. Kiel jam okazis en fervojistiko, kie ni kutime nun trovas nur unu lokomotiviston por ĉiu vagonaro, ankaŭ rilate al aviadiloj post kelkaj jaroj oni povos pensi pri aparta permeso por konduki ilin fare de unu sola piloto. Kompreneble, estos teraj retoj kun personaro preta alfronti specialajn eventojn, kiuj povas okazi en la aero. Post tio, ankaŭ tute aŭtomatigitaj flugoj estos eblaj, tiel ke la pasaĝeroj eniros verajn droneojn. Tio ĉi ne devas ŝajni tro aŭdaca, ĉar homoj ja alkutimiĝos al tiaj sistemoj iom post iom.

Gravan parton de la planado de transportaj sistemoj estas ankaŭ la elekto inter du tipoj de reto: t.n. „nabo kaj spokoj” kaj „punkto al punkto”. La elekto inter tiuj du sistemoj de transporto dependas de la specifaj kondiĉoj de la merkato, de la infrastrukturo kaj de la haveblaj transportaj servoj en difinita geografia areo.

Du malsamaj sistemoj

La sistemo „nabo kaj spokoj” estas kutime preferata tiam, kiam ekzistas grandaj fluoj de trafiko inter iu granda transporta centro („nabo”) kaj multaj malgrandaj cellokoj („spokoj”). Ĝi ebligas atingi pli da cellokoj per malpli da rektaj kunligoj, kaj optimumigi la uzadon de transportiloj kaj servoj, reduktante la funkci-kostojn. Tamen, la pasaĝeroj devas fari interŝanĝon ĉe la nabo, tiel plilongigante la vojtempojn.

La sistemo „punkto al punkto”, aliflanke, estas kelkfoje elektata tie, kie ekzistas multaj cellokoj kun relative malgranda trafik-bezono. En tiu ĉi okazo, estas pli efike uzi pli malgrandajn veturilojn por rekte kunligi cellokojn sen bezono de kromaj haltoj. Tiu sistemo garantias pli mallongajn vojtempojn por la pasaĝeroj, sed povas esti malpli efika en la uzado de transportiloj kaj servoj.

Komforto kaj ekologio

La nombro de veturiloj necesaj por unu sistemo aŭ la alia dependas de la specifaj kondiĉoj de la merkato kaj de transportaj infrastrukturoj en difinita loko. Iel ajn, ĝenerale, la sistemo „nabo kaj spokoj” postulas malpli da maŝinoj por priservi la saman nombron de cellokoj kiel la alia sistemo, kvankam ĝi povas kuntreni pli longajn vojtempojn por la pasaĝeroj kaŭze de la aldonaj haltoj.

La zorgo pri medio kaj klimata ŝanĝiĝo postulas, ke transportado estu pli efika kaj malpli poluanta. Estas evidente, ke la sistemo „punkto al punkto” postulas pli da uzataj maŝinoj, kaj la ĉiam kreskanta uzo de la malaltkostaj aviadaj kompanioj, kiuj adoptas tiun ĉi tipon de sistemo, estas fakte damaĝa por la medio.

Hieraŭ kaj hodiaŭ

Ofte la plej malnovaj transportaj sistemoj estas tiuj, kiuj ankoraŭ hodiaŭ havas malplejan kolizion pri la medio. Evidente kaleŝoj kaj ĉevaloj estas nul-emisiaj veturiloj, sed ekzistas ankaŭ aliaj, kiuj povus reveni ĝisdatigite.

Ekzemple, du antikvaj transportiloj, kiuj tamen plu ekzistas, povus esti uzataj en la estonteco per taŭgaj teknologiaj evoluoj: okaze de ilia intensa uzado, oni havus avantaĝon danke al emisioj de gasoj proksimaj al nulo, do multe malpliaj ol iliaj siatempaj ekvivalentoj.

Unu el tiuj transportiloj estas la t.n. akva funikularo. Ĝi estas speco de funikularo, kiu funkcias per gravito anstataŭ elektro. Ĉi tiaj funikularoj uzas akvon por movi la vagonojn supren kaj malsupren laŭ la reloj. Simple, cisterno plena je akvo sur la malsupreniranta vagono ebligas, per kablo kaj pulio, treni la suprenirantan vagonon, kiu estas pli malpeza pro tio, ke ĝia cisterno estas malplena. Plej multaj akvaj funikularoj estas konstruitaj sur montoj, montetoj aŭ altaj vojoj. Hodiaŭ, simplaj sekurecaj sistemoj povas kontroli la ĝustajn funkciojn kiel la movadon de la akvo, kion povas regi aŭtomataj valvoj kaj simple mastrumas la kondukanto. La uzado de hidraŭlika energio anstataŭ elektra energio ankaŭ reduktas la energikoston por movi la vagonojn. Estas multaj akvo-funikularoj ankoraŭ funkciantaj en la mondo, dum aliaj certe povos esti konstruataj. Iuj bone funkciantaj instalaĵoj troviĝas en Anglio kaj Portugalio. Ili ofte uzas akvon el la industriaj zonoj aŭ tiun de lokaj riveroj kaj torentoj.

Alia transportilo, kiu venas el la pasinteco kaj ŝajnas havi estontecon, estas aerŝipo. Ni forgesu la malnovajn hidrogenajn aerostatojn, kiuj estis potencialaj eksplodaĵoj, sed oni konsideru, anstataŭe, la eblon uzi helion. Multaj projektoj pri transportaj aerŝipoj estas jam realigataj. Tiaj ĉi aviadiloj ebligas grandan ŝparon de malutilaj medio-elspezoj, kaj ilia pli intensa uzado povus konduki al redukto de la kosto de helio, kiu bedaŭrinde ankoraŭ estas alta. La granda avantaĝo de aerŝipo estas, ke flugante per la t.n. arkimeda puŝo ĝi bezonas tre malmulte da rimedoj por subteni sin: ĝiaj motoroj povas esti malgrandaj kaj malantaŭaj, precipe ĉar ili devas ebligi nur moviĝon, sed preskaŭ ne estas uzataj por levado en la aero. Dum helikopteroj devas havi motoron, kiu, krom trakcio provizas la levoforton (t.e. la aerodinamikan reagon, kiu havigas levadon) kaj aeroplanoj ankoraŭ bezonas iom da rapideco por levoforto, iliaj motoroj estas certe pli potencaj kaj poluantaj ol tiuj instaleblaj sur aerŝipoj.

Morgaŭ kio?

Resume, la transporta scienco estas tre grava por la ekonomio kaj la industrio, samkiel por la vivstiloj de homoj. Transportado estas esenca por la moderna socio kaj ĝi estas konsiderata kiel kolono de la ekonomio. La progreso en la transporta scienco devas estontece helpi plibonigi pli kaj pli la vivstilojn de homoj kaj ankaŭ la median sanon.

pomz
Paolo OMODEI-ZORINI
korespondanto de MONATO en Italio


Paolo Omodei-Zorini estas piloto, fluginstruisto kaj flugekzamenisto el Italio. Li estas administra direktoro de la kompanio Alpha Lima Aviation en Torino.

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2023, numero 07, p. 18.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Paolo Omodei-Zorini el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2023-06-03