MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO
Al la versio por poŝtelefonoj

Ekonomio

FINANCO

Ĉu etika bankado eblas? (2)

Eble la unua demando estu: ĉu nuntempe eblas fondi bankon? La kondiĉoj por krei novan bankon tute ne plu estas kiel antaŭ jarcento. La regularoj kaj teknikaj rimedoj tiom kompleksiĝis, ke nur la preparaj laboroj postulas plurajn jarojn kaj startkapitalon kolekteblan nur ĉe amaso da investantoj. Kaj se oni finfine sukcesas akiri la bezonatajn licencojn kaj la ekipaĵojn kaj la necesan aldonan kapitalon, oni esperu ke efektive venos klientoj ...

NewB

En Belgio la eksperimento okazis. Pro malkontento pri la malboniĝantaj servoj kaj la altiĝantoj kostoj de la grandaj bankoj, en 2011 grupeto de entuziasmuloj decidis fondi novtipan bankon, kiu proponu ĉiujn bazajn bankservojn, bonkvalitajn, ne kompleksajn, je modera kosto. Kvankam „etiko” estis menciita inter la celoj, ĝi ne venis unualoke; jam ekzistis en la lando filio de la nederlanda banko Triodos, ĉe kiu etiko plej gravas.

La cetero de la artikolo estas konsultebla en la sekcio por abonantoj.

Roland ROTSAERT
korespondanto de MONATO en Belgio

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Roland Rotsaert el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2023-09-24