EkonomioFINANCOĈu etika bankado eblas? (2)Eble la unua demando estu: ĉu nuntempe eblas fondi bankon? La kondiĉoj por krei novan bankon tute ne plu estas kiel antaŭ jarcento. La regularoj kaj teknikaj rimedoj tiom kompleksiĝis, ke nur la preparaj laboroj postulas plurajn jarojn kaj startkapitalon kolekteblan nur ĉe amaso da investantoj. Kaj se oni finfine sukcesas akiri la bezonatajn licencojn kaj la ekipaĵojn kaj la necesan aldonan kapitalon, oni esperu ke efektive venos klientoj ... NewBEn Belgio la eksperimento okazis. Pro malkontento pri la malboniĝantaj servoj kaj la altiĝantoj kostoj de la grandaj bankoj, en 2011 grupeto de entuziasmuloj decidis fondi novtipan bankon, kiu proponu ĉiujn bazajn bankservojn, bonkvalitajn, ne kompleksajn, je modera kosto. Kvankam „etiko” estis menciita inter la celoj, ĝi ne venis unualoke; jam ekzistis en la lando filio de la nederlanda banko Triodos, ĉe kiu etiko plej gravas. Estis fondita kooperativa societo NewB, kiu, malgraŭ intensaj reklamkampanjoj, bezonis jarojn por trovi la bezonatan kapitalon. En 2020 NewB finfine akiris licencon, sed nur partan, ĉar ne tute kolektiĝis la bezonataj aldonaj 40 milionoj da eŭroj da kapitalo. Dum la preparaj jaroj, kiam estis nur kostoj, ne enspezoj, forvaporiĝis minimume 27 milionoj. Je la fino estis 20 000 klientoj, kiuj sume deponis 180 milionojn da eŭroj. Estis 117 000 akciuloj, el kiuj la plimulto aĉetis nur unu akcion je 20 eŭroj; la grandaj investantoj estis (duon)publikaj instancoj el franclingva Belgio. Je la jarfino de 2020 la iniciatintoj de NewB rezignis. VDK, malgranda banko el la nederlandlingva parto de Belgio, transprenis la klientaron de NewB, kiu ĉefe loĝas en la franclingva landoparto. NewB pluvivas kiel filio de VDK. Kiom restas por la akciuloj de NewB nur post kelkaj jaroj kalkuleblos, sed estos nur kelkaj procentoj de la investita sumo. TriodosBanko Triodos estis fondita en 1980. Ĝi estas nun la plej granda etika kaj daŭrema banko en Eŭropo, ekzemplo por similaj iniciatoj. Ĝi havas la juran formon de akcia societo, kvankam laŭ multaj aspektoj ĝi similas al kooperativo. Por garantii, ke la kapitalbazo restu stabila, ne eblas rekte aĉeti kaj vendi akciojn. La akciojn posedas fonduso. Investantoj aĉetas atestilojn (certificaten), kiuj ekvivalentas al akcioj kaj havas ties rajtojn (parton de la profito, voĉdonrajto) kaj riskojn (se pro iu kialo la akcioj perdas sian valoron, ankaŭ la atestiloj malplivaloriĝas). Estas la intenco, ke investanto dum longa periodo konservu sian investon – kontraste al „normalaj” akciuloj, kiuj povas ĉiutage ĵongli aĉetante kaj vendante sian akciojn. Ekzistis interna vendosistemo per kiu eblis, se necese, vendi atestilojn. La valoro de atestilo respondis al la librotena valoro de akcio. Tiu sistemo dum longa tempo funkciis senprobleme, sed en iu momento ekestis multe pli da proponado ol da postulado. La respondeculoj de Triodos ne agnoskis la problemon, kaj en januaro 2021 ĝi devis ĉesigi la internan vendosistemon, kulpigante la pandemion. Plie, en decembro 2021 Triodos anoncis, ke ĝi reduktis la valoron de akcio/atestilo je 30 procentoj. Meze de 2023 ekfunkciis nova vendosistemo funkciigata de ekstera firmao. La prezo de atestilo ne plu dependis de la librotena valoro de akcio sed, kiel en borso aŭ aŭkcio, de la sumo, kiun pretas pagi la aĉetanto. Tio estis katastrofo: vendoj eblis, sed la akcio perdis du trionojn de sia valoro. Certe la pandemio parte kulpis, sed eble estas aliaj kialoj. Por stimuli la ekonomion (= devigi ŝparantojn elspezi sian monon) la Eŭropa Centra Banko post la banka krizo de 2008 enkondukis preskaŭ nulan renton, ne por mallonga periodo, sed por multaj jaroj. Tio neeviteble perturbis la profitmodelon de la banka sistemo. Ne estas konataj bankoj, kiuj kolapsis pro tio, sed certe iuj suferis, eble ankaŭ Triodos. Temas ankaŭ pri la rolo de la estro de Triodos kaj la konstruo de nova ĉefoficejo. Pri tio estas multaj onidiroj, sed malmultaj kontroleblaj faktoj kaj apenaŭ io en la oficialaj komunikiloj de la banko. Peter Blom (naskita en 1956) pasigis sian tutan profesian vivon ĉe Triodos, komence kiel volontulo, ekde 1989 kiel ĝenerala direktoro. En 2021 li demisiis (aŭ estis forigita). Nun li havas kelkajn (honoroficajn, sed prestiĝajn) funkciojn ekster la banko. Ŝajnas, ke li kondutis kiel guruo kaj estis la sola gvidanto. Ĉu li estis la instiganto, kiu konstruigis novan ĉefoficejon, respektantan ĉiujn eblajn ekologiajn normojn, sed ege multekostan? (Fotoserio estas en la retpaĝo de arkitektoj RAU, www.rau.eu/portfolio/Triodos-bank-nederland/.) Eble tio, kun aliaj faktoroj, malgrandigis la kapitalbazon de la banko ĝis danĝera nivelo kaj instigis al ne tute etika vendomaniero de akcioj de Triodos. Nur per MONATO-manuskripto sendita al mi el Hispanio mi eksciis pri agresema, eĉ trompa vendado de atestiloj (en Hispanio nomataj „CDA”) de Triodos-akcioj al klientoj. Vendo de akcioj de etika banko principe ne estas maletika, kondiĉe ke la vendanta bankoficisto bone klarigu la riskojn de akcioj kaj kontrolu, ĉu tia investo konvenas al la financa situacio de la kliento. Se efektive la meze investita sumo estas 20 000 eŭroj (do pluroblo por multaj klientoj), se oni asertis, ke ĝi estas tute sekura investo, se iuj familioj investis ĉiujn ŝparaĵojn en tio, plurloke okazis eraroj. En Belgio (kaj supozeble en tuta Eŭropa Unio) por tia investo la bankoficisto devas fari „investprofilon” de la kliento kaj kontroli ties financajn sciojn; pri tiu proceduro estas farata dokumento, printata kaj subskribata de la kliento. Ŝajne en Hispanio tio ne ĉiam okazis. Ĉu la kliento (eble nenion kompreninte) senpripense subskribis, kiel oni ĉiutage jesas al demando „ĉu vi akceptas kuketojn”? En la hispana CDA-informilo paragrafo klare mencias la riskojn (sed tio estas kelkaj linioj en plurpaĝa broŝuro, eble ne zorge legata). En Nederlando kaj Hispanio (pri alia landoj mi ne scias) multaj klientoj opinias, ke ili estas trompitaj kaj plendis. Ĉu jura proceduro alportos solvon? Eble, post multaj jaroj, la banko devos pagi monkompenson, sed tio ankoraŭ pli malfortigos ĝin. BACOB kaj ARCOLa Triodos-afero pensigas pri belga financa skandalo el la epoko de la banka krizo de 2008. BACOB estis kooperativa banko, kies origino troviĝas ĉe lokaj ŝparkasoj de la katolika laborista movado. ARCO estis la kupolo super BACOB kaj aliaj kooperativoj de la sama grupo. Multaj membroj de kristanaj asocioj dum la dua duono de la pasinta jarcento aĉetis akcion de ARCO kaj pro tio ĝuis pli favorajn kondiĉojn ĉe BACOB kaj jaran dividendon (parton de la profito). Aĉetprezo de akcio egalis proksimume al monata salajro, ne ege granda sumo, per kiu oni iĝis kunposedanto de banko kiu liveras utilajn servojn al la propra socia klaso. Repago de akcio teorie eblis, sed apenaŭ okazis, ĉar kutime ĝi restis en la familio. Jure ĝi estis akcio, sed reale ĝi estis kvazaŭ dumviva membrokarto de asocio. En 1997 BACOB, laborista banko, aĉetis la belgajn filiojn de Paribas, banko de la franca grandkapitalo. Sekvis aliaj strangaj transakcioj, nun konsiderataj malsaĝaj, sed en tiu epoko, kiam ĉiuj bankoj klopodis aĉeti aliajn bankojn, tute normalaj – la kontrolantaj instancoj silentis. En 2001 BACOB iĝis parto de la franc-belga grupo Dexia, kiu kolapsis en 2008-2011. Por savi Dexia, en 2008 estis altruditaj al klientoj ARCO-akcioj kiel tute sekura investo, eĉ garantiataj de la ŝtato. Evidentiĝis, ke tio ne estis sekura investo kaj la ŝtata garantio estis promesita de kelkaj politikistoj, sed neniam realiĝis. Restas 800 000 belgoj kun senvaloraj akcioj. Lasta novaĵo pri (sensukcesa) jura proceduro estas el 2021. VDKSame kiel Asteriks kaj Obeliks antaŭ du jarmiloj kun siaj samvilaĝanoj en fora Gaŭlio rezistis al la romianoj, komence de la nuna jarmilo en la belga urbo Gento kelkaj fieraj bankistoj rezistis al la tutmonda freneziĝinta bankaro. Ilia banko nomiĝas Volksdepositokas (mallongigite VDK, popola deponkaso). Kiel BACOB ĝi ekestis el la kristana movado, sed pro iu nun forgesita kialo ĝi restis sendependa, kaj neniam estis BACOB-filioj en Gento kaj ĉirkaŭaĵo. Ĝi ne estis trafita de la bankokrizo de 2008, kaj ĝi nun iom post iom pligrandigas sian reton en la provincoj Orient- kaj Okcident-Flandrio, dum aliaj bankoj grandskale fermas filiojn. En 2020 ĝi transprenis la klientojn de NewB. VDK nomas sin mem etika, sed por la klientoj plej gravas, ke ĝi pruvas, ke eblas esti bonfarta banko estante proksima kaj negranda. Ĉu eblas konkludo?Pro la multaj postuloj de la klientoj kaj de la kontrolinstancoj, necesas ke banko estu sufiĉe granda por povi financi sian infrastrukturon. NewB pruvis, ke ne plu eblas fondi bankon kolektante kapitalon ĉe la publiko. Aliflanke banko ne iĝu tro granda kaj limigu sin al unu lando aŭ regiono. Bankestro en Nederlando ne povas scii kion faras oficisto en Barcelono. Ankaŭ etika banko devas proponi ĉiujn kutimajn bankservojn. Triodos en Belgio ne estas sukceso, ĉar por kelkaj servoj familioj bezonas „grandan” bankon, kiu neeviteble iĝas la ĉefa banko. Nur malmultaj klientoj fidas je sloganoj kiel „etika”, „verda” kaj „daŭrema”. Ili deziras bonan bankon. Tamen, etikuloj, verduloj kaj obstinuloj rajtas havi sian propran bankon kaj ili estas sufiĉe multnombraj por sukcese krei ĝin, sed unue oni trovu solvon por librotena problemo: kiel kalkuli la valoron de akcio? Por akcioj, kiuj estas kvotataj en borso estas simple: la borskurzo indikas la valoron (nuntempe kutime fantazie altan). Por la bankokategorio pritraktita en ĉi tiu artikolo borso kaj spekulacio estas tabuaj. Baza valoro povas esti la aĉetprezo de la akcio, sed post unu jaro ĝi povas esti pli aŭ malpli; post dek jaroj certe estos konsiderinda diferenco. Sed kiom? Dek librotenistoj donos dek malsamajn nombrojn. Belga ĵurnalisto verkis jenan konkludon sub artikolo pri alia aspekto de la sama temo: „Ĉe Triodos kaj NewB oni lernis, ke etika kaj daŭrema bankado kaj entreprenado fojfoje konfliktas kun la realo.” (Rik van Cauwelaert, De Tijd, 4 aŭg. 2023) Roland ROTSAERT
korespondanto de MONATO en Belgio
|