![]() EkonomioESEOĈu etika bankado eblas? Persona rakonto pri bankfraŭdoLa plimulto el ni vivas en kapitalisma sistemo, en kiu la ĉefa vivcelo estas gajni monon. Ju pli da mono, des pli bone. La pasintan semestron, usonaj studentoj (kiuj studas por iĝi kuracistoj) diris al mi, ke ili estas terurataj de la vivstilo de la barcelonanoj. „Homoj neniam laboras ĉi tie!”, ili diris. Mi provis klarigi al ili, ke ĉi tie oni laboregas, sed provas ekvilibrigi laboron kun libertempo kaj socia vivo. Konsiderante, ke la temperaturo (almenaŭ ĝis la klimata krizo) moderas kaj agrablas, kaj ke la suno oftas ĉe ni, normalas fini la labortagon sur trinkeja teraso. Gravas zorgi pri rilatoj kun familianoj kaj amikoj, interalie por teni mensan sanon. Rafinitaj anoncoj anstataŭ etikoSed ni revenu al nia rakonto. Ni vivas en kapitalisma sistemo. La celo de (plej multaj) homoj estas havi monon. Simile, la celo de firmaoj estas gajni monon – ĉi tie troveblas eĉ malpli da esceptoj. Inter la firmaoj, bankoj estas klaraj ekzemploj pri tio. Ili laboras per mono por multobligi ĝin. Ne ekzistas alia (vera) celo por ili. Kiam ili dezajnas siajn reklamajn kampanjojn, kiam iliaj dungitoj klopodas vendi iliajn financajn produktojn, ili faras tion per rafinitaj merkatikaj anoncoj, provante konstrui fidon kaj eĉ ion proksiman al amikaj rilatoj kun iliaj klientoj. En ĉi tiu kadro, etiko havas pli ambiguan signifon ol tiu, kiun ni lernis en la lernejo. Bankoj investas regule en industrioj respondecaj pri gravaj homaraj defioj, kiel militoj aŭ la klimata krizo; krome, ili estas esencaj en la strategioj pri monlavado de drog- kaj hom-trafiko. La cetero de la artikolo estas konsultebla en la sekcio por abonantoj. Xavi ALCALDE
korespondanto de MONATO en Barcelono
Xavi ALCALDE estas profesoro pri Komerca Etiko.
|