EkonomioESEOĈu etika bankado eblas? Persona rakonto pri bankfraŭdoLa plimulto el ni vivas en kapitalisma sistemo, en kiu la ĉefa vivcelo estas gajni monon. Ju pli da mono, des pli bone. La pasintan semestron, usonaj studentoj (kiuj studas por iĝi kuracistoj) diris al mi, ke ili estas terurataj de la vivstilo de la barcelonanoj. „Homoj neniam laboras ĉi tie!”, ili diris. Mi provis klarigi al ili, ke ĉi tie oni laboregas, sed provas ekvilibrigi laboron kun libertempo kaj socia vivo. Konsiderante, ke la temperaturo (almenaŭ ĝis la klimata krizo) moderas kaj agrablas, kaj ke la suno oftas ĉe ni, normalas fini la labortagon sur trinkeja teraso. Gravas zorgi pri rilatoj kun familianoj kaj amikoj, interalie por teni mensan sanon. Rafinitaj anoncoj anstataŭ etikoSed ni revenu al nia rakonto. Ni vivas en kapitalisma sistemo. La celo de (plej multaj) homoj estas havi monon. Simile, la celo de firmaoj estas gajni monon – ĉi tie troveblas eĉ malpli da esceptoj. Inter la firmaoj, bankoj estas klaraj ekzemploj pri tio. Ili laboras per mono por multobligi ĝin. Ne ekzistas alia (vera) celo por ili. Kiam ili dezajnas siajn reklamajn kampanjojn, kiam iliaj dungitoj klopodas vendi iliajn financajn produktojn, ili faras tion per rafinitaj merkatikaj anoncoj, provante konstrui fidon kaj eĉ ion proksiman al amikaj rilatoj kun siaj klientoj. En ĉi tiu kadro, etiko havas pli ambiguan signifon ol tiun, kiun ni lernis en la lernejo. Bankoj investas regule en industrioj respondecaj pri gravaj homaraj defioj, kiel militoj aŭ la klimata krizo; krome, ili estas esencaj en la strategioj pri monlavado de drog- kaj hom-ŝakrado. Ŝparantoj ekpensas pri siaj investojDe pluraj jaroj, iom populariĝis (almenaŭ en Eŭropo, mi ne konas la situacion en aliaj mondopartoj) la ideo, ke ni devas esti koheraj pri niaj ideoj, ankaŭ en la financa kampo. Ekzemple, se ni ne volas, ke estu militoj, ne havas sencon deponi niajn ŝparaĵojn en banko, kiu investas en armilfirmaoj. Sed ni vivas en kapitalisma sistemo, en kiu la bankoj celas havigi al si kiel eble plej multe da profito, kaj ili faras ĉion eblan por atingi tion – ĉio ne estas troigo. Ĉu ekzistas esceptoj? Ĉu etikaj financoj eblas? Teorie, jes. La plej grava suverena riĉaĵfonduso en la mondo ne estas tiu de Ĉinio, nek tiu de Usono, nek tiuj de la landoj de la Persa Golfo, sed tiu de Norvegio. Kaj ĝi funkcias surbaze de striktaj etikaj kriterioj, kiuj interalie malhelpas al ĝi investi en firmaoj fabrikantaj armilojn, ĉerpantaj fosiliajn rimedojn aŭ kunlaborantaj kun la israelaj setlejoj, kiuj kontraŭleĝe kolonias Cisjordanion. Ĉu temas pri escepto aŭ pri modelo sekvebla/inda de aliaj investo-fondusoj? Alia menciinda ekzemplo estas tiu de la nederlanda banko Triodos, kiu estas ankaŭ regata de etikaj principoj, similaj al tiuj menciitaj pri la norvega fonduso. Krome, ĝi faciligas kreditojn al solidarecaj projektoj kaj al tiuj rilataj al renovigeblaj energioj. Por idealismaj homoj, kiuj sukcesis havi kelkajn ŝparaĵojn, ĝi signifas la solvon de niaj etikaj dilemoj: se ni deponas nian monon en Triodos, ni ne nur tenas ĝin sekura, sed per ĝi ni helpas krei pli justan, pli pacan, pli egalecan kaj pli daŭrigeblan mondon. Mi memoras, ke kiam mi laboris ĉe Internacia Kataluna Instituto por Paco, oficisto de Triodos informiĝis pri aferoj pri paco kaj petis min sendadi al ŝi informojn pri nia agado. Kaj mi tion faris, kompreneble. Iumaniere, ĉi tiu knabino konstruis fidrilaton inter ni aŭ eĉ ion proksiman al amikeco. Ekde 2008, kiam eksplodis la tiama financa krizo, maletikaj bankaj praktikoj komencis iĝi publikaj. Pro ili, miloj kaj miloj da familioj perdis siajn ŝparaĵojn. En la hispana kunteksto – la sola, kiun mi konas – ĉiuj ĉefaj bankoj partoprenis la fraŭdojn. Denove, la vorto „ĉiuj” ne estas troigo. Ili konscie vendis kompleksajn, altriskajn financajn produktojn al homoj, kiuj ilin ne komprenis. Ofte temis pri maljunuloj, konsilitaj de „tiu simpatia ulo de la banko”. Estis amaso da skandaloj. Evidentiĝis, ke bankoj kapablas fari ion ajn por plialtigi siajn ekonomiajn profitojn, inkluzive de fraŭdo al siaj klientoj. Ekde tiam sennombraj juĝaj decidoj nuligis kontraktojn pri ĉi tiuj specoj de produktoj kaj devigis bankojn redoni la monon al siaj klientoj. Triodos: etika banko kondutas maletikeMalgraŭ tio, ke la ĉefaj bankoj en Hispanio partoprenis en tiaj misuzaj praktikoj, bonŝance mi ne apartenis al la tiamaj viktimoj. Malfacilas al normala banko krei fidan rilaton kun mi, ĉar mi ĉiam suspektas iliajn intencojn. Mi interalie instruas universitatan kurson nomatan Komerca Etiko (Business Ethics) kaj mi konscias pri la kvanto da fraŭdoj, kiujn kompanioj kaj bankoj efektivigas ĉiutage. Kaj fakte, por eviti ajnan fraŭdon, mi havas miajn (ne multajn) ŝparaĵojn en Triodos, nome etika banko, kiu evidente ne plenumas trompajn praktikojn. Aŭ tiel mi pensis. Ekde 2020 denove dekoj da miloj da homoj estis trafitaj de banka skandalo; ĉi-foje, io (hispane) nomata CDA (Certificados de Depósito de Acciones) 1. Nun ŝajnas, ke temis pri kompleksa, altriska financa produkto (laŭ fakaj advokatoj, tre simila al tiuj fraŭdaj menciitaj antaŭe), kiun tamen oni ne prezentis tiel. Se ni scius tion antaŭe, ni neniam investus en ĝi. Sed ni tion faris laŭ konsilo de amika kaj helpema oficisto de Triodos. Oni klarigis al ni, ke ĝi estas sekura, stabila, kaj ekster financa spekulado. Alivorte, ke ne temas pri vera investo, sed pri ŝparado. Kaj ke ĝi utilas por la realigo de sociaj projektoj, respektemaj al la medio, kaj de socia kaj daŭrigebla ekonomio. Banko profitas, CDA-posedantoj perdasHodiaŭ tiuj CDA-oj perdis grandan parton de sia valoro. Dume Triodos Bank anoncas pozitivajn ekonomiajn rezultojn. Ĝiaj profitoj estis 27,2 milionoj da eŭroj en 2020, 50,8 milionoj da eŭroj en 2021, 49,9 milionoj da eŭroj en 2022, kaj rekordaj 35,5 milionoj da eŭroj en la unua semestro de 2023. La 41 532 homoj kaj 1727 juraj personoj trafitaj loĝas en Nederlando, Belgio, Germanio, Britio kaj Hispanio. La totala valoro de niaj perdoj sumiĝas al pli ol 1,2 miliardoj da eŭroj. Nur en Barcelono centoj da juraj procesoj atendas solvon, kiu kredeble daŭros ankoraŭ plurajn jarojn. Dume, en Nederlando aparta jurproceso celas enprizonigi la respondeculojn de la fraŭdo en Triodos. Multaj el la viktimoj ne nur perdis siajn vivŝparaĵojn, sed ankaŭ bezonas psikologian helpon. La maniero, en kiu Triodos (supozeble) fraŭdis per CDA-oj, tre similas al tiuj, kiujn realigis/as normalaj bankoj. Ĉi-foje la viktimoj estas plejparte homoj altnivele klerigitaj, kiuj ne fidas la tradician banksistemon, kaj kiuj tamen estis same trompitaj. Ĉu tio signifas, ke etika bankado ne eblas?
Xavi ALCALDE
korespondanto de MONATO en Barcelono
Xavi ALCALDE estas profesoro pri Komerca Etiko. 1. Noto de la redaktoro: La nomo varias laŭ la lingvo: en la angla: DR (depositary receipts for shares), en la nederlanda, la „hejmlingvo” de Triodos: certificaten van aandelen. Esperanta traduko povus esti „atesto de mondepono por aĉeti akciojn”.
|