LibrojNe legu tiun libron en trajno, metroo aŭ buso!Se iam iu, kuraĝa aŭ freneza – ĉar ambaŭ kvalitoj estas similaj – sin proponos esplori kaj listigi, kiuj estas la literaturaj ĝenroj preferataj de esperantistoj, ne estos ja surprizo, ke krimromanoj okupas en ĝi elstaran lokon. Sufiĉas fulma konsulto de la katalogoj de niaj plej buntaj kaj variaj libroservoj (komencu ĉe FEL!) por konfirmi, kion mi ĵus diris: ne nur estas multaj titoloj tradukitaj el diversaj lingvoj, sed ankaŭ libroj de esperantistaj aŭtoroj mem, kiel Pro kio?, de Friedrich Ellersiek, per kiu la ĝenro debutis en nia lingvo, ĝis la Ĉu-libroj de Johán Valano (plumnomo de Claude Piron), kiuj, kvankam kun precipe didaktikaj celoj, estis samtempe enkadrigeblaj en tiu ĝenro. Kaj oni eĉ ne menciu la looongan liston de krimromanoj verkitaj de Julian Modest! Tial estas neniel surprize, ke finfine aperas en Esperanto traduko de La murdo de Roger Ackroyd de la mondfama angla verkistino Agatha Christie: verko, en kiu oni vidas debuton de la plej fama konkuranto de Sherlock Holmes, la belga (ne franca!) detektivo Hercule Poirot. Kaj kiam mi diras „konkuranto”, mi parolas serioze: krom la granda furoro de iliaj libroj, tiuj du roluloj ofte estas reprezentitaj en kino, televido ktp, kaj tio kunportas ilian lukton por la prefero de la multlingvaj legantoj for de beletraj batalkampoj. Mi persone diras, ke, kvankam pro la forto de la holivuda kinindustrio Holmes aperis pli ofte sur arĝentaj ekranoj, Poirot estas reprezentita de aktoroj pli kongruaj al la rolulo mem, kiel Albert Finney kaj Peter Ustinov ... Sed oni revenu al la verko, ĉar eldono de tiu libro ebligas, ke la esperantlingva legantaro finfine sin plezurigu, legante kaj komparante la metodojn de tiuj famaj detektivoj. La cetero de la artikolo estas konsultebla en la sekcio por abonantoj. Fernando PITA
Agatha Christie: La murdo de Roger Ackroyd. El la angla tradukis Hans Becklin. Eld. Esperanto-Asocio de Britio, 2023. 296 paĝoj. ISBN 978-0-902756-68-7.Por mendi, iru al la Retbutiko.
|