LibrojNe legu tiun libron en trajno, metroo aŭ buso!Se iam iu, kuraĝa aŭ freneza – ĉar ambaŭ kvalitoj estas similaj – sin proponos esplori kaj listigi, kiuj estas la literaturaj ĝenroj preferataj de esperantistoj, ne estos ja surprizo, ke krimromanoj okupas en ĝi elstaran lokon. Sufiĉas fulma konsulto de la katalogoj de niaj plej buntaj kaj variaj libroservoj (komencu ĉe FEL!) por konfirmi, kion mi ĵus diris: ne nur estas multaj titoloj tradukitaj el diversaj lingvoj, sed ankaŭ libroj de esperantistaj aŭtoroj mem, kiel Pro kio?, de Friedrich Ellersiek, per kiu la ĝenro debutis en nia lingvo, ĝis la Ĉu-libroj de Johán Valano (plumnomo de Claude Piron), kiuj, kvankam kun precipe didaktikaj celoj, estis samtempe enkadrigeblaj en tiu ĝenro. Kaj oni eĉ ne menciu la looongan liston de krimromanoj verkitaj de Julian Modest! Tial estas neniel surprize, ke finfine aperas en Esperanto traduko de La murdo de Roger Ackroyd de la mondfama angla verkistino Agatha Christie: verko, en kiu oni vidas debuton de la plej fama konkuranto de Sherlock Holmes, la belga (ne franca!) detektivo Hercule Poirot. Kaj kiam mi diras „konkuranto”, mi parolas serioze: krom la granda furoro de iliaj libroj, tiuj du roluloj ofte estas reprezentitaj en kino, televido ktp, kaj tio kunportas ilian lukton por la prefero de la multlingvaj legantoj for de beletraj batalkampoj. Mi persone diras, ke, kvankam pro la forto de la holivuda kinindustrio Holmes aperis pli ofte sur arĝentaj ekranoj, Poirot estas reprezentita de aktoroj pli kongruaj al la rolulo mem, kiel Albert Finney kaj Peter Ustinov ... Sed oni revenu al la verko, ĉar eldono de tiu libro ebligas, ke la esperantlingva legantaro finfine sin plezurigu, legante kaj komparante la metodojn de tiuj famaj detektivoj. Teksto vere flua kaj glataTamen ne nur tiuj faktoroj estas ĝuigaj: scii, ke la tradukinto Hans Eric Becklin sufiĉe kapablis, dum la pandemiaj jaroj, apartigi sin de la teruraj tiamaj novaĵoj kaj sukcese laboris pri tiu traduko, estas plia ekzemplo pri la diversaj manieroj, kiel nia lingva komunumo povis elturniĝi antaŭ realaĵo, kiu estis unuavide neniel flanklasebla. Kaj – kio estas ja plej grava – estas feliĉige konstati, ke la rezulto de lia traduko estas teksto vere flua kaj glata: eĉ la franclingvaj esprimoj uzataj de Poirot, prezentitaj en piednotoj, neniel fariĝas problemo por pli junula legantaro, vivanta en tempo, kiam la franca ne plu estas „internacia lingvo de ĉiuj saĝuloj”. Alia afero estas, ke la leganto ne stumblas antaŭ gramatikaj misoj aŭ malĝusta vortelekto. Tiu vortelekto, cetere, estas tre kompetente farita: taŭga kaj preciza, ĝi ne cedas antaŭ eblaj premoj uzi „facilajn” vortojn, nek, kontraŭe, plenigas la tekston per erudiciaj esprimoj, kiuj devigas konsulti vortaron. Tiuj esprimoj kaj vortoj ja estas tie, kaj per ili oni eĉ riĉigas sian vortprovizon, sed la fina rezulto estas legado ja ĝuinda, kiel legado devas ja esti. Mistera etosoAlia rimarkinda afero estas la zorgemo de la eldonistoj: kvazaŭ detektive, tiuj homoj de Esperanto-Asocio de Britio, fasonante ĉi tiun libron, vere atentis ĉiujn detalojn: de la enpaĝigo kaj litertiparo, kiuj reliefigas la dividadon inter kaj en la ĉapitroj; ĝis la belege velura kovrilo, kun brunaj (iuj dirus kafaj) kolortonoj; ĉio kontribuas al pliigo de la mistera etoso postulata de la verko. Tiom zorgema eldono ja meritas proporcie havi, en Esperanto, la saman komercan sukceson, kiun verkoj de Agatha Christie havas en aliaj lingvoj. Sed, antaŭ ol fini tiun ĉi recenzon, kiu, mi agnoskas, ne estas senpartia, mi devas lasi finan averton al la leganto: ne eklegu ĉi tiun libron, se vi estas premata de la tempo, kiel dum kafpaŭzo aŭ tagmanĝo, kaj ne legu ĝin dum vojaĝo per trajno aŭ aŭtobuso, ĉar, plene kaptita de la teksto, kaj engaĝita en eltrovo de la murdinto de Roger Ackroyd, eble vi maltrafos vian celatan stacidomon aŭ bushaltejon. Fernando PITA
Agatha Christie: La murdo de Roger Ackroyd. El la angla tradukis Hans Becklin. Eld. Esperanto-Asocio de Britio, 2023. 296 paĝoj. ISBN 978-0-902756-68-7.Por mendi, iru al la Retbutiko.
|