MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO
Al la versio por poŝtelefonoj

Turismo

ALBANIO

Pliiĝis la nombro de eksterlandaj vizitantoj

Somere venas multaj turistoj al la malgranda Albanio, kies naturo estas ankoraŭ parte virga. Post la falo de la komunisma reĝimo en 1991 la lando tute malfermiĝis al la cetera mondo.

Dum la lastaj jaroj estas pli granda nombro de eksterlandaj turistoj ne nur sur la plaĝoj, en la montaro, sed ankaŭ en la ĉefurbo Tirano, kiu spertas tre rapidan ŝanĝiĝon. Tio dankindas ankaŭ al la fakto, ke Albanio ĝuas bonan famon internacie. Do por la jaro 2022 oni proklamis Tiranon „ĉefurbo de junularo”, kaj por 2023 „ĉefurbo de sporto”.

La cetero de la artikolo estas konsultebla en la sekcio por abonantoj.

Bardhyl SELIMI
korespondanto de MONATO en Albanio

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Bardhyl Selimi el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2023-09-24