TurismoALBANIOPliiĝis la nombro de eksterlandaj vizitantojSomere venas multaj turistoj al la malgranda Albanio, kies naturo estas ankoraŭ parte virga. Post la falo de la komunisma reĝimo en 1991 la lando tute malfermiĝis al la cetera mondo. Dum la lastaj jaroj estas pli granda nombro de eksterlandaj turistoj ne nur sur la plaĝoj, en la montaro, sed ankaŭ en la ĉefurbo Tirano, kiu spertas tre rapidan ŝanĝiĝon. Tio dankindas ankaŭ al la fakto, ke Albanio ĝuas bonan famon internacie. Do por la jaro 2022 oni proklamis Tiranon „ĉefurbo de junularo”, kaj por 2023 „ĉefurbo de sporto”. Plej multaj turistoj venas el ItalioPlej multas la vizitantoj el la najbara Italio, kiu situas nur 200 km for de la albana marbordo. Oni preferas, krom la kulturo kaj plaĝoj, ankaŭ kuraci dentojn, eviti impostojn kiel entreprenistoj, studi en la universitato „Sinjorino de Bona Konsilo”, kies diplomoj estas agnoskataj en Eŭropo. Ne mankas ankaŭ turistoj el aliaj ŝtatoj, eĉ el arabaj kaj aziaj landoj. Ĝis februaro 2022 venis ankaŭ rusoj, kiuj ne bezonis vizon. Plej granda estas la nombro de albanaj vizitantoj el Kosovo, Nord-Makedonio kaj el la albana diasporo. Tirana kvartalo „Bloko”Unu el la allogaj lokoj, vizitata de preskaŭ ĉiuj turistoj, estas la kvartalo de Tirano nomata „Bloko”. En ĝi loĝis altrangaj funkciuloj de la komunisma partio. La kvartalo ampleksas belajn vilaojn kaj ĝardenojn, gardatajn antaŭe de soldatoj. Inter la konstruaĵoj estis ankaŭ la domo de la familio de la komunisma diktatoro Enver Hoxha [hoĝa]. „Bloko” iĝis malfermita por vizitoj post 1991. En la kvartalo oni konstruis multajn multetaĝajn domojn, kafejojn, restoraciojn, oficejojn k.a. Bardhyl SELIMI
korespondanto de MONATO en Albanio
|