PolitikoISRAELOMaltrankviliga leĝoLa 24an de junio la israela parlamento (Kneset) aprobis leĝon, per kiu oni celas senigi la superan kortumon je la rajto nuligi la decidojn de la registaro sur bazo de la „Normo de prudento” 1, principo uzata de la kortumo en la lastaj 30 jaroj, ekzemple por malaprobi registarajn nomumojn de ministroj akuzitaj pri korupto. La leĝo, kiu estas parto de pli granda polemika jura projekto, havis subtenon de 64 parlamentanoj el 120. La opozicio proteste foriris el la parlamento. Fakte, la plej grava parto de la supre menciita projekto permesus al la parlamento reaprobi la leĝojn antaŭe nuligitajn de la supera kortumo kaj ŝanĝi la komitaton, kiu elektas la juĝistojn. Kvankam la ĉefministro Netanjahu diris, ke li ne plu antaŭenigos la reformon, multaj politikistoj el sia koalicio diris, ke la nuna leĝo estas nur la unua paŝo. La cetero de la artikolo estas konsultebla en la sekcio por abonantoj. Nican CVI KOHEN
Israelo
Nican CVI KOHEN estas israela ĵurnalisto de la novaĵretejo Davar, de la israela ĝenerala laborista sindikato, edukisto kaj sociala aktivulo.
|