MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO
Al la versio por poŝtelefonoj

Politiko

ISRAELO

Maltrankviliga leĝo

La 24an de junio la israela parlamento (Kneset) aprobis leĝon, per kiu oni celas senigi la superan kortumon je la rajto nuligi la decidojn de la registaro sur bazo de la „Normo de prudento” 1, principo uzata de la kortumo en la lastaj 30 jaroj, ekzemple por malaprobi registarajn nomumojn de ministroj akuzitaj pri korupto.

La leĝo, kiu estas parto de pli granda polemika jura projekto, havis subtenon de 64 parlamentanoj el 120. La opozicio proteste foriris el la parlamento. Fakte, la plej grava parto de la supre menciita projekto permesus al la parlamento reaprobi la leĝojn antaŭe nuligitajn de la supera kortumo kaj ŝanĝi la komitaton, kiu elektas la juĝistojn. Kvankam la ĉefministro Netanjahu diris, ke li ne plu antaŭenigos la reformon, multaj politikistoj el lia koalicio diris, ke la nuna leĝo estas nur la unua paŝo.

Strikoj kaj alta streĉiteco

La prezidanto de Israelo, Icĥak Hercog, kaj la estro de la plej granda israela laborista sindikato, HaHistadrut, Arnon Bar David, agadis por la atingo de interkonsento inter la registaro kaj la opozicio pri la reformo, sed vane. HaHistadrut strikis unu tagon en marto, kiam la registaro provis aprobi la leĝon pri la juĝistoelekta komitato. En julio Bar David diris, ke ne okazos striko por la „normo de prudento”. La kuracista sindikato strikis dum duono de tago post la aprobo de la leĝo.

Centmiloj da personoj jam protestis surstrate kontraŭ la reformo dum pli ol tridek kvin semajnoj; protestoj okazis ĉiusemajne en Telavivo, Jerusalemo kaj multaj aliaj urboj. La protestantoj kutime blokis la ĉefajn ŝoseojn, estigante multajn konfliktojn kun la polico, kies ĉefo estas la dekstremega ministro Itamar Ben Gvir, iam kondamnita pri subteno al la juda teror-organizaĵo Kaĥ de la rasista rabeno kaj eksparlamentano Meir Kahane. Dume, laŭ la israela armeo, la atakoj de setlejanoj kontraŭ la palestinanoj pliiĝis.

Ĉu la rezervo sufiĉos?

Unu el la plej maltrankviligaj aferoj estas, ke multaj volontuloj de la rezerva armeo anoncis ĉesigon de sia agado pro la politika krizo kaj la vojo de la registaro. La israela armeo baziĝas sur rezervosoldatoj, kaj ili estas ege bezonataj en la aerarmeo. La armeo asertis, ke ĉiuj militaj aktivaĵoj ankoraŭ estas plenumataj, sed oni agnoskas, ke la situacio fariĝis problemo

La stabestro de la armeo, Herzi Halevi, diris al la soldatoj, ke malobeado estas transiro de ruĝa linio. Al la politika sistemo li rememorigis, ke la kontrakto inter la rezervistoj kaj la armeo estas sekureca garantio de la ŝtato. Multaj eksaj altaj komandantoj de la armeo aŭ de aliaj israelaj sekurecaj fortoj avertas, ke la reformo kaj la forta socia fragmentiĝo estas danĝeraj por Israelo.

Eblaj nuligo kaj konflikto

Aro da organizaĵoj, elstaruloj de la ekonomia kaj politika mondoj, civitanoj, eksaj oficiroj de la armeo apelaciis ĉe la supera kortumo, petante ekzamenon de la aprobita leĝo. Okaze de nuligo, malfermiĝos nova konflikto inter la registaro kaj la kortumo.

cvik
Nican CVI KOHEN
Israelo


Nican CVI KOHEN estas israela ĵurnalisto de la novaĵretejo Davar, de la israela ĝenerala laborista sindikato, edukisto kaj sociala aktivulo.
1. Ŝtormo pro reformo, MONATO 2023/04, p. 9 (2023/013309.php)

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2023, numero 10, p. 6.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Nican Cvi Kohen el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2023-09-08