MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO
Al la versio por poŝtelefonoj

Politiko

ISRAELO

Ŝtormo pro reformo

Centmiloj da homoj protestadas en Israelo kontraŭ la reformo, per kiu oni volas ŝanĝi la rilatojn inter la supera kortumo, la parlamento (Kneset) kaj la registaro. Kial tio okazas?

Polemikaj ŝanĝoj

Tre kontestata parto de la nova reformo, proponita de la ministro pri justico Jariv Levin kaj la estro de la parlamenta konstitucia kaj leĝa komitato Simĥa Rotman, estas tiu, kiu antaŭvidas la eblon por la parlamento, per plimulto de 61 el ĝiaj 120 membroj, reaprobi leĝojn nuligitajn de la alta kortumo. Alia ŝanĝo igus, ke la kortumo ne povos interveni pri registaraj nomumoj.

La kontraŭantoj de la reformo asertas, ke ĝi transformos la israelan demokration en malliberalan politikan sistemon similan al tiu de Hungario, kaj estos difektataj la rajtoj de malplimultoj kiel arabaj civitanoj kaj GLAT-uloj, de virinoj kaj eĉ de opoziciaj aktivuloj.

La subtenantoj de la reformo argumentas, ke la supera kortumo estas uzata kiel maldekstra ne elektita forto, kiu malhelpas la dekstrajn registarojn plenumi iliajn programojn.

Senkonstitucia lando

Israelo ne havas konstitucion. En la deklaro de sendependeco de majo 1948, oni diris, ke Konstitucio estos farita antaŭ la tiujara oktobro – tio, tamen, neniam okazis pro la malfacileco interkonsenti pri la enhavo. Anstataŭe oni aprobis kelkajn „fundamentajn leĝojn”, kiuj reguligas la agadon de la ŝtataj aŭtoritatoj. Rimarkindas, ke malgraŭ ilia graveco tiuj ĉi leĝoj povas esti ŝanĝitaj per favora voĉdonado de la „simpla” plimulto de parlamento.

Konstitucia revolucio

Por bone kompreni, kio okazas, oni devas analizi la historion de la rilatoj inter la israelaj kortumo, Kneset kaj registaro. Ĝis 1995 la supera kortumo neniam nuligis leĝon de la parlamento. En 1992 du novaj fundamentaj leĝoj estis aprobitaj: la Fundamenta Leĝo pri Homa Digno kaj Libereco kaj la Fundamenta Leĝo pri Libereco de Okupado. Tiam la prezidanto de la supera kortumo, la juristo Aharon Barak, deklaris, ke okazis „konstitucia revolucio”: ekde tiu momento oni povas nuligi leĝojn rompantajn iun fundamentan principon.

Kontrolado de la registara agado

La „Konstitucia Revolucio” de Barak estis tamen eĉ pli granda. La israela kortumo pliigis la uzadon de la „Laŭnorma kialo” en kontrolado de la registara agado. Tiel, en 1995 la supera kortumo ordonis al la tiama ĉefministro Jicĥak Rabin maldungi la ministron pri internaj aferoj Arie Deri, kiu estis akuzita pri korupto, kvankam ne ekzistis iu specifa leĝo, laŭ kiu suspektita persono ne povas esti ministro. La kortumo asertis, ke tio ne estas „laŭnorma”, kaj ke tio difektas la publikan fidon en la registaro.

Laŭnorma kialo

Ekde tiam laŭ la principo de la „Laŭnorma kialo” la kortumo intervenis plurfoje en la nomumoj. Laste oni kontestis la ministrigon de Deri kadre de la nova registaro de la ĉefministro Benjamin Netanjahu. Li estas la estro de la partio Ŝas, kiu gajnis 11 el 120 sidlokoj en la Kneset. Deri jam estis en malliberejo dum tri jaroj pro korupto kaj estis denove kondamnita, laŭ sia propra konfeso, pri impostaj deliktoj.

Laŭ la kontraŭantoj de la reformo, la fina celo de la registaro estas uzi la reformon por nuligi la akuzojn kaj la procesojn kontraŭ la ĉefministro, kiu estas akuzita pri korupto. Dume, la supera kortumo decidis diskuti, ĉu Netanjahu devas demisii pro siaj procesoj, – kaj tio certe ne malakrigos la disputon.

cvik
Nican CVI KOHEN
Israelo

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2023, numero 04, p. 9.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Nican Cvi Kohen el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2023-03-06