Al la versio por poŝtelefonoj
MONATO
Serĉi en MONATO

Leteroj

Signolingvo

En la duobla ĉi-jara numero (MONATO 2023/08-09, p. 20) legeblas: „MONATO kutimas uzi la vorton ‚gestolingvo’. Tamen la aŭtorino insistis pri la vorto ‚signolingvo’ per la jena klarigo: Surduloj argumentas, ke signolingvo ne estas aro da gestoj. Laŭ ili signolingvo estas natura lingvo, havanta gramatikan sistemon, dum gestoj ne havas tian sistemon.” Jen perfekta klarigo, laŭ kiu en Esperanto pli oportunas uzi la vortigon „signolingvo” anstataŭ la ofendan „gestolingvo”.

Federico GOBBO
Amsterdamo

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Federico Gobbo el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2023-09-01